Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La kompatinda viro falis senkonscie teren, kiam li aŭdis tion, kaj la tuta salono ekbolis.

De la rigardantoj sonis krioj de protesto, sed la prezidanto silentigis ilin, dum li minacis amase elirigi la publikon, se pluaj protestkrioj estus aŭdataj. Kiam fine ĉio kvietiĝis kaj la kulpigito ree estis akirinta sian konscion, la prezidanto demandis, ĉu en la juĝejo estas iu, kiu povas doni klarigon en la murdafero de Johano Hart.

Tuj Huksli levis la manon ekkriante:

— Mi povas!

Ĉiuj okuloj sin direktis al la neatendita atestanto, kaj mi vidis, ke Johano Hart ektimis kaj paliĝis.

La akuzito tamen montris per sia tuta sintenado, ke lin ekregis subita espero pri savo. Li stariĝis, ree sidiĝis kaj etendis la manojn al Huksli, kiu jam proksimiĝis al la prezidanto por ĵuri.

Post la kutimaj demandoj kaj respondoj de la prezidanto kaj la ĵurinto, la nova atestanto diris:

— Sinjoro prezidanto, sinjoroj juĝistoj!… mi ne nur povas ĵeti lumon sur ĉi tiun aferon; mi eĉ povas pruvi, ke la viro, kies kondamnon al morto postulis la prezidanto, estas senkulpa; ke li efektive trovis tiun monujon ekster la vilao, ke li tute ne penetris en la koridoron kaj ne murdis la serviston, nek batis la fabrikanton Johanon Hart.

Denove la tuta salono ekbolis; la deklaro de la tiel neatendita atestanto estis tiel decidvoĉa, ke neniu dubis pri liaj paroloj.

La fabrikanto mem sidis senmove, pli pala ol antaŭe, kaj poste proteste leviĝis, kiam Huksli parolis plu:

— Mi eĉ povas pruvi, ke la tie sidanta flustrulo ne estas la fabrikanto Johano Hart, sed nur lia similulo aŭ duulo, kiu en ruza kaj krima maniero alproprigis al si la tutan posedaĵon de la malaperinta Johano Hart, kies kadavron vi povas trovi malantaŭ la vilao en angulo de la ĝardeno, kie la flustrulo post la murdo enterigis lin… Mi povas plue pruvi, ke tiu falsa Johano