Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

inta. Li jam uzis la okazon por nerimarkate forŝteliĝi, kiam ĉies atento estis streĉita pro la agadoj de la murdisto.

Krioj de surprizo… murmurado de voĉoj… ekbolo en la tuta juĝejo… kaj fine la prezidanto vokis al si policanon, dirante:

— Sekvu la forkurinton kaj tuj oni iru al la ĝardeno por ekzameni, ĉu vere tie kuŝas la kadavro de la fabrikanto.

Intertempe Huksli jam metis sian reaperigilon en la kofreton kaj puŝis sin tra la rigardantoj al la akuzito, kiu kun ĝojlarmoj en la okuloj etendis al li la manon, por danki lin pro tiu neatendita servo, kiu savis lin de certa morto.

Horon poste du policanoj eniris kun brankardo, sur kiu kuŝis la elterigita kadavro de la fabrikanto.

La arestito tuj reakiris la liberecon kaj la policanoj jam estis survoje por serĉi la forkurintan murdiston, sed en tio ili ne sukcesis; li malaperis kaj neniam mi aŭdis, ke oni retrovis lin.

Huksli kaj mi reiris hejmen, li estis feliĉa pro sia sukceso, sed li neniam ricevis la promesitajn mil dolarojn, kiujn promesis la falsa fabrikanto.

Mi ne scias, kio poste okazis, rilate al tiu stranga aparato, kaj mi ne povas diri, ĉu la ŝtato uzos ĝin por klarigi multajn krimaferojn, kiuj ĝis tiam ankoraŭ ne estis klarigitaj, ĉar unu monaton poste mi staris sur granda vaporŝipo, por fari per ĝi, laŭ la promeso de sinjoro Jung, longan vojaĝon trans la Grandan Oceanon.

Pri tiu vojaĝo mi povas rakonti preskaŭ nenion, kio indas je atento; sed iun nokton, kiam mi staris sur la ferdeko por rigardi la stelojn, kiuj tre lumis kaj kiujn mi ĉiam tre admiris, mi aŭdis suspektindan interparolon inter la kapitano kaj unu el liaj oficiroj.

Ili ne vidis min, ĉar inter ili kaj mi leviĝis la ronda, dika aertubo, kiu ellasas la malfreŝan aeron el la ŝipo.

Ili parolis pri la alta asekuro de la vaporŝipo, pri la asekura