Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La lumcirklo reaperis kaj oni vidis la vojon, kiu kuŝas antaŭ la vilao. El la proksimo venis viro… post mallonga tempo ĉiu vidis, ke tiu viro estas Johano Hart. Li prenis ion el la poŝo kaj faligis ĝin sur la vojon; poste li malfermis la pordeton de la kradbarilo antaŭ la ĝardeno, kaj direktis sin al la vilao. Li ĉirkaŭiris la vilaon kaj haltis antaŭ la pordo de la koridoro ĉe la malantaŭa domflanko. Tie li haltis momenton, rigardis internen, kaj metante la dekstran manon en la dekstran poŝon de la surtuto, li per la alia mano sonorigis. Post kelkaj momentoj la pordo estis malfermata de unu el la servistoj. Hart rapide lin preteriris kaj fermis post si la pordon. Sekvis mallonga diskuto; subite en la koridoro kaj el la interno de la vilao aperis alia viro, nome Johano Hart mem, kiu eble venis por peti klarigon pri la diskuto. Nun la enirinta viro tiris el sia dekstra poŝo la manon, en kiu estas revolvero. Reirante unu paŝon, li unue pafis al la servisto kaj poste al Johano Hart; ili ambaŭ falis. Ŝajne la du trafitoj estis tuj mortigitaj, ĉar baldaŭ ili ne donis plu signon de vivo kaj kuŝis senmove sur la planko en la koridoro. Rapide la murdisto malfermis la pordon kaj trenis la korpon de Hart en angulon de la ĝardeno. Li rapidis al ĝardena dometo, eniris en ĝin, revenis kun fosilo kaj tiel enterigis la kadavron, ke postsignoj ne restis; poste li reportis la fosilon en la ĝardendometon, reiris al la vilao, eniris en la koridoron kaj tie kuŝiĝis sur la planko, evidente, por ke la aliaj geservistoj lin trovu poste.

Ĉi tion tamen la rigardantoj ne vidis, ĉar post kiam la murdisto kuŝiĝis, la lumcirklo malaperis kaj Huksli diris:

— Sinjoroj juĝistoj, mi esperas, ke mia aparato montris al vi sufiĉe klare, kaj eĉ pruvis, kiu estas la murdisto de sinjoro Johano Hart.

— Lumigu la ĉambron! — ekkriis la prezidanto.

La kurtenoj antaŭ la fenestroj ŝoviĝis supren kaj ree la hela taglumo penetris en la juĝosalonon. Ĉies okuloj sin direktis al la loko, kie staris la flustrulo, la falsa Hart, sed li estas malaper-