Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi ne memoras plu, kiel longe mi tiel sidis, meditante pri mia subita neatendita feliĉo, kiam eniris du plume vestitaj knabinoj, portantaj kun si larĝan mantelon el papagoplumoj kaj kotono. Ili diris nenion, sed signe komprenigis al mi, ke mi kuŝiĝu sur mia trono.

Mi obeis, post kio kvar belformaj, ruĝaj manoj sternis sur min tiun belan mantelon, kiu estis mia dumnokta mantelo.

Timante plu nenion malbonan aŭ malicon, mi fermis la okulojn, sed tuj poste ree malfermis ilin por rigardi la du knabinojn, kiuj per ventumiloj forpelis de mia kapo la kulojn kaj moskitojn, kiuj minacis ĝeni min en mia dormo. Tamen eĉ sen tiuj pikemaj insektoj mi ne povis endormiĝi, ĉar estis hela tago kaj mi tute ne sentis min dormema; tamen mi denove formis la okulojn kaj pripensis mian staton, mian feliĉon kaj mian estontecon, kiu sendube estos same ĉarma, kiel la unua tago de mia regado kiel inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa.

La titole subite ŝajnis al mi belega, kaj mi tute ne havis plu la ideon, ke mi ne estis inda je ĝi. Tiam kaj tiam dum momento mi malfermis la okulojn por rigardi, kion faras la du knabinoj ĉe mia flanko, sed ili faris nenion krom forpeli la insektojn, kiuj ŝajne estis tre sangavidaj. Post ĉirkaŭ unu horo mi ne povis plu elteni kuŝi sur mia benko, kiu ne estis tre mola, kaj mi sidiĝis. La ventumantaj knabinoj ne interrompis sian laboron, ĉar la insektoj ne ĉesis ataki min, tiel ili sopiris mian sangon.

Post kelkaj momentoj eniris du aliaj knabinoj kun korboj plenaj de larĝaj folioj kaj floroj. Nenion dirante, ili kaŭris antaŭ mi kaj komencis plekti girlandojn. Mi komprenis, ke ili plektis ilin por speciala ceremonio kaj mia supozo veriĝis en la sekvinta tago, kion vi aŭdos nun.

Kiam mi pasigis la nokton kaj min levis la sekvintan matenon, mi vidis, ke knabinoj sidas ankoraŭ ĉe miaj flankoj, por forpeli la insektojn, sed ili ne estis la samaj, kiuj servis min en la unua