Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tago. Ŝajne en la nokto la unuaj knabinoj estis anstataŭigitaj de aliaj; kaj tio regule okazis dum mia tuta regado.

La girlandoj estis fine pretaj kaj nun mi komprenis, ke ili servos por mia kronado.

Jam en tiu dua tago okazis tiu grava ceremonio; unue mi opiniis ĝin ridinda, sed poste tre natura, kaj io, kion mi plene indas kaj meritas.

La ceremonio komenciĝis en la mateno kaj daŭris la tutan tagon. Unue envenis tri ruĝhaŭtuloj, kiuj sin nomis „kakiko” aŭ ĉefo. Ilin sekvis kelkaj subkakikoj kaj lakeoj, kaj baldaŭ mi vidis, ke ankaŭ sur ĉi tiu insulo de naivuloj regis la kutimo pri diversaj rangoj. En Inferio tio komence al mi ŝajnis tre ridinda kaj malsaĝa; poste mi trovis ĝin ne nur natura, sed eĉ necesa pro la monsistemo tie reganta, kiu kaŭzis la grandan diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj de tiu lando.

La festo do komenciĝis kaj antaŭ ol mi sciiĝis, kio al mi okazis, mi sentis min levita de la tero; tio okazis tiel subite kaj rapide, ke mi falis flanken, preskaŭ en la brakojn de unu el la ventumantaj knabinoj. Tamen tuj mi eksidis rekte kaj la lakeoj, la portantoj de mia trono, komencis marŝi kun mi, kaj la tri kakikoj nin sekvis. Kiam mi estis ekstere, aro de insulanoj, viroj kun pafarkoj kaj lancoj sekvis. Malantaŭ ili venis muzikistoj, kiuj en terura maniero ludis sur muzikiloj tute fremdaj al mi; eble ili estis tiuj samaj, kiujn la konkerantoj la unuan fojon aŭdis, kiam ili triumfe enmarŝis en la ĉefurbon de Meksiklando.

Alte sidante sur mia trono mi povis travidi la tutan procesion, kies fino konsistis el knaboj kaj knabinoj, kiuj portis flagetojn el birdoplumoj diverskoloraj.

La marŝado de la procesio daŭris nur kelkajn minutojn. La tuta popolo ariĝis ambaŭflanke de la vojo, kiun sekvis la trono de la nova inkao.

Ĉiuj ŝajnis esti en bona humoro, ĉiuj laŭte aplaŭdis min dum la solenaĵo, kaj unu momenton mi pensis, ke tiu honorigo estas