Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

stranga kaj ridinda, ĉar neniu min konis, mi ja estis fremdulo, kiu ankoraŭ neniam faris ion bonan aŭ utilan al kiu ajn en la insulo Nova Teksupa, sed post tiu aplaŭdado kaj la respekto, kiun oni al mi montris, ĉio al mi ŝajnis tre natura kaj necesa; mi ja intencis nur la feliĉon de mia popolo, kaj mia tuta eksteraĵo klare tion pruvis.

Fine la procesio haltis kaj la lakeoj metis mian tronon teren.

La kakikoj venis al mi, ornamis min per girlandoj, metis kronon sur mia kapon kaj unu el la eminentuloj, (la kakikoj estis post mi la unuaj eminentuloj) faris al mi longan paroladon, kiun mi tute ne komprenis, sed en kiu mi ofte aŭdis la nomon de Montezuma.

Ĉe la fino de la parolado la kakiko, kiu estis la unua ministro, alparolis la popolon, kaj fininte ĝin li tuŝis mian bruston kaj etendis ambaŭ brakojn al la suno, post kio eksplodis tia bruado de aplaŭdo, ke mi ankoraŭ nun miras, ke miaj oreloj ne krevis. Ili tamen eltenis la bruadon kaj kiam ĝi ĉesis, la unua ministro deklaris min solene la nova inkao de la insulo Nova Teksupa.

Ree la aplaŭdoj estis aŭdataj, iom malpli laŭte, kaj tuj poste mia trono ree leviĝis; ĉi tiun fojon mi tion atentis kaj restis rekte sidanta, kiel decas al vera inkao, kaj la procesio returne marŝis al mia palaco.

Mi devas konfesi, ke mi estis kortuŝita post tiuj publikaj montroj de honoro de tiuj, kiujn unue mi rigardis kiel diablojn, kaj kiuj nun pruvis esti naivaj bonaj homoj, kiuj sentis veran amon al sia nova inkao. Mi eĉ sentis riproĉojn de mia konscienco kaj honton pro miaj unuaj malbonaj supozoj kontraŭ ili, kaj se mi estus povinta paroli la lingvon de la insulanoj, mi certe estus petinta pardonon.

Feliĉe la naivuloj ne konjektis miajn sentojn; ili vidis, ke mi estas kontenta, kaj tio jam feliĉigis ilin.

La ministroj nun foriris kaj mi restis sola kun la du ventumantaj knabinoj.