Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Ĉu oni mortigis lin? — demandis mi.

— Ho ne, nur faligis en la maron, kie li dronis.

— Kiel vi scias, ke li mortis tie?

— Mi mem tion vidis, sed mi ne donis al li tiun puŝegon, tion faris la tiam Iksilmo, nun la cino Iksilmo, aŭ Iksilmocin.

— Ĉu vi ne denuncis lin?

— Kial do? Li promesis al mi titolon, se mi silentos, kaj diris ke li poste helpos malaperigi unu el la du aliaj cinoj.

— Ĉu vere li volus tion?

— Kial ne? Okslokmocin jam de sufiĉe longe estas ministro; krom tio, li ne estas amata de la popolo, kiu tre ĝojus pro la malapero… Se la inkao volus helpi al mi… tiam ni duope povus malaperigi lin.

— En kia maniero?

— Ho, tre simple!… Ni invitos lin al promenado; ni triope iru al tiu sama elstaranta roko, de kiu falis ankaŭ la cino Maksiko. La inkao eĉ ne bezonos vidi tion, kiel mi puŝos de la rokopinto la malamatan ministron. Ni poste diros, ke li falis kaj ke ni ne povis helpi al li…

Mi estas muta de miro kaj indigno, sed tion tute ne montris, ĉar kun ruza, malica krimulo oni devas ruze agi; tial mi diris, ke mi pripensos lian proponon, kaj ke mi poste sciigos al li mian respondon.

Tiam mi foriris de li kaj post tiu tempo kiel eble plej multe evitis lian renkonton, sed al mi iĝis klare, ke ankaŭ sur mia insulo regas intrigoj, kaj tio tre malĝojigis mian koron; mi ne rigardis plu miajn subulojn tiaj naivuloj, kiel antaŭe, kaj komprenis, ke ankaŭ inter ili estis kelkaj infektitaj de la malsano de la ambicio, kion me tre bedaŭris.

Ĉiufoje ĉe plena luno mi sidis ekster mia palaco; tiam la enloĝantoj de la insulo venis por saluti kaj amuzi min per siaj muziko kaj dancado. La muziko estis terura, sed mi jam kutimiĝis al ĝi; kaj fine eĉ trovis ĝin sufiĉe agrabla. La dancado