Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis iom sovaĝa, sed regula; tiu, kiu povis plej alte salti, estis rigardata kiel vera artisto. Inter la dancantoj ĉiam estis mia instruisto; li superis ĉiujn per siaj altaj saltoj. Vidante lin, mi vole-nevole admiris liajn muskolojn, sed pensante pri lia intrigo rilate al la malaperigo de unu el la ministroj, mi rigardis lin kun abomeno. Kiajn puŝegojn tiu fortulo povus doni por faligi iun de alta rokpinto en la maron!!

Mi tremis pensante pri tio, kaj iom post iom mi malamis tiun viron, kiu eĉ per murdo volis kontentigi sian ambicion.

Tamen neniam plu li parolis al mi pri siaj sekretoj, malicaj intencoj; li nur penis akiri mian simpation per siaj altaj saltoj, kiuj vere estis mirindaj kaj indaj al la plej lerta klaŭno en cirklo. Neniam mi povas al li pardoni la maltrankvilon, per kiu li ŝarĝis mian animon; ofte mi pensis, ke ĝis nun li estas la sola el miaj subuloj, kiu proponis al mi ion kriman kaj abomenan; mi ĝojis, ke mia popolo ne estis dividita en partiojn, kaj ke la politiko ne ludis rolon en mia insulo, kiel en Inferio.

Tamen en unu vespero, kiam kviete mi sidis sur mia trono en societo de miaj du ventumistinoj, kiuj pro sia surdmuteco neniam al mi ion diris, mi subite ricevis alian opinion pri la konkordo inter la insulanoj. Aŭdu, kiel tio okazis:

Tiun vesperon do, rigardante sencele antaŭ min, subite mi rimarkis, ke unu el la knabinoj ne plu forpelis la moskitojn, svarmantajn super mia kapo. Mi kredis, ke ŝi dormas, ĉar ŝia kapo ripozis sur la dorsapogilo de mia trono.

Mi volis veki ŝin, sed la alia knabino, vidante mian intencon, retenis kaj… tre mirigis min, kiam neatendite ŝi flustris…

— Ŝi dormas, lasu ŝin dormi…

— Ĉu vi ne estas mutulino? — demandis mi.

— Tute ne; ni estas mutaj nur en via ĉeesto, por des pli bone povi aŭskulti ĉion, kion vi diras al nedezirataj vizitantoj, kaj por poste sciigi al la ministroj, kion vi priparolis kun tiuj vizitantoj.