Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

baldaŭ surteriĝos, ni certe falos; rigardu nur, la helico jam komencas halti.

— Do, ni surteriĝu! — diris la piloto, kaj la flugmaŝino malrapide ŝvebis malsupren kaj post kelkaj sekundoj haltis meze de la pli malgranda kvadrato.

Ĉirkaŭrigardinte dum kelkaj momentoj, la trio elrampis el la aeroplano kaj ree komencis rigardi ĉirkaŭen.

Stranga sento ekregis ilin kaj vole-nevole ili pensis:

— Kien do ni trafis kaj kio al ni okazos ĉi tie?… Kiaj homoj loĝas sur ĉi tiu insuleto?… Ĉu ili estas sovaĝuloj aŭ eble kanibaloj?

Pensante pri tio, iliaj haroj pro teruro stariĝis sur la kapo, ĉar ili ne sciis, kiel sin defendi?

Ree ili ĉirkaŭrigardis, sed vidis nenion krom kelkaj novaj foliokovritaj estaĵoj, kiuj de ĉiuj flankoj proksimiĝis laŭlonge de la rokaj stratoj. La nove venintaj portis ĉiuj bastonon el bambuo, proksimume unu metron longan, tamen tiuj bastonoj tute ne aspektis kiel armiloj kaj ĉar la sintenado de la venantoj ne montris ion minacan, la trio baldaŭ iom kvietiĝis, kvankam ilia dubo pri danĝero ankoraŭ ne foriĝis, precipe pro subita zumado de voĉoj, venanta el la interno de la granda kabano, antaŭ kiu ili staris.

Iom post iom la homoj kun la kanoj venis pli proksimen kaj momenton poste aperis el la kabano kelkaj aliaj, el kiuj unu proksimiĝis al la aviadistoj. Li estis viro de meza alteco, kun brune blanka vizaĝo, same vestita kiel la aliaj insulanoj kaj ankaŭ portis saman rondan pintan ĉapelon, en kiu preskaŭ la tuta kapo malaperis. En lia mano estis tia sama bastono, kian portis liaj samgentanoj kaj kiam li estis proksime al la tri aviadistoj, li komencis paroli en tute fremda kaj stranga lingvo, kaj dume per sia bastono li pripalpis la ĵus venintojn.

La piloto unua respondis, sed lia respondo ne estis komprenata de la indiĝeno, kiu ŝajnis informiĝi pri la maniero, en kiu