Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

firme kredante, ke ĉi tiu popolo de diabloj min amas kaj honoras nur pro mi mem!!

Mi sentis en mi la inklinon detrui mian palacon kun ĉio, kio estis en ĝi, sed al kio tio utilus?

Fine mi kuŝiĝis sur mia trono kaj laŭte eksplodis en larmojn…

Tie mi kuŝis… mi: inkao Unu-sep-du la Unua de Nova Teksupa!… mi: la plej granda malsaĝulo, kiu iam vivis!!…

Tiel venis la mateno; la du knabinoj foriris kaj venis du aliaj por ventumi min. Mi ne volis manĝi, nek trinki, kaj plendis, ke mia koro kaŭzis al mi tiun doloron.

Unu, du, tri horoj pasis kaj mi volis eliri por distri min en la libera aero, sed apenaŭ mi faris du paŝojn ekster mia palaco, min ĉirkaŭis kelkaj armitaj ruĝhaŭtuloj por akompani min. Mi tuj konjektis, ke la dormanta knabino perfidis sian kunulinon, kaj ke la ministroj scias, ke ilia sekreto por mi ne estas plu sekreto. Do ili ankaŭ ne kredos pri mia malsana koro kaj ne prokrastos la oferadon.

Malantaŭ mi iris mia instruisto; mi signe vokis lin al mi kaj mallaŭte diris:

— Amiko Klakarl, el kiu volonte mi volas fari Klakarlcin, mi scias, kiu sorto atendas min…, ĉu vi ne konas iun rimedon por savi min?… Se vis povos, mi faros vin mia unua ministro kaj konsentos, ke vi puŝu lin en la maron.

La ruĝhaŭtulo mistere ridetis, okulumis al mi kaj flustre respondis:

— Mi jam scias, ke la koro de la inkao estas inklina la mi, sed tiu puŝego nun ne estas plu ebla.

— Mi do estos senkompate murdata!?

— Ne murdata… nur oferata al nia Sundio, kiu volonte ĝis akceptos.

— Sed kion diris pri tio mia popolo, kiu tiel min ŝatas kaj ĉiam tiel min honoris?

— La popolo jam pagis sufiĉe por nutri la inkaon, la popolo