Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj ili savis al li la vivon. Li estis tre kontenta kaj lasante sur la vojo la duone forbrulintan veturilon, li iris piede hejmen. Antaŭe li promesis, ke li helpos al la paro, kiu savis lian vivon; baldaŭ ili spertos, en kiu maniero li tion faros.

Nun okazis, ke tiu sinjoro post tiu akcidento ĉiutage en la vespero promenis preter niaj kabanoj, por reakiri sian sanon, kaj la sekvintan tagon post la akcidento la enamiĝinta knabo trovis sur la sojlo de sia kabanpordo pakaĵeton kun la surskribo: „Por mia helpinto”, kaj en la pakaĵo estis dekdolara monbileto.

La knabo estis tre feliĉa, sed diris pri tio nenion al sia amatino.

La postan tagon la knabo ree trovis la saman donacon, kaj tiel plu dum multaj sinsekvaj tagoj.

Sed li ne estis la sola rekompencito, ĉar ankaŭ la knabino ĉiutage trovis tian monbileton; sed ankaŭ ŝi diris nenion pri tio.

Tiel pasis cent tagoj kaj la centan tagon la knabo en la vespero diris al sia amatino:

— Kara amatino, mi pensas, ke la tempo de nia plej granda feliĉo venis, — kaj ŝi ridis pensante pri la ricevitaj pakaĵetoj.

Kaj la knabo diris:

— Jam dum cent tagoj vi ricevis po dek dolarojn, kaj per tiu mono ni povas aĉeti, kion ni bezonas por nia geedziĝo.

La knabino mirigite rigardis la knabon, kaj pripensinte momenton ŝi diris:

— Estas vi, kiu jam dum cent tagoj ricevis po dek dolarojn, kaj tial vi nun posedas mil dolarojn.

Sed la knabo ne komprenis la knabinon kaj ĉi tiu reciproke ne komprenis lin.

Ili rigardis unu la alian kaj fine la knabo diris:

— Tiu riĉa sinjoro sendis al mi ĉiutage dek dolarojn kaj por surprizi kaj feliĉigi vin, mi ĉiufoje sendis ilin al vi.

Nun la knabino, malfermante larĝe la okulojn diris:

— Ho, rigardu kaj komprenu: mi ĉiutage sendis al vi po dek