Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Li instruis al mi la legarton kaj donante la celitan libron, li diris, ke ĝi estas la plej bona el ĉiuj kaj ke oni ĝin nomas: la „libro de la libroj”.

Nun okazis, ke en la vesperoj mi multe legis kaj tio faris al mi grandan plezuron.

Tiel legante mi lernis paroli laŭ la maniero de tiu libro.

Kelkfoje la nigre vestita sinjoro faris longajn paroladojn en bela ŝtona domo, kaj ĉiam dum liaj paroloj mi estis tie por aŭskulti.

Li multe parolis tiam pri nia devo, pri nia amo al niaj proksimuloj, kaj diras, ke estas pli feliĉe doni, ol ricevi, kaj ke ĉiuj homoj estas fratoj, kiuj devas helpi unuj al la aliaj.

Tion mi ŝatis, ĉar tion saman mi antaŭe lernis ankaŭ sur mia insulo, kie ĉiam regas nur paco kaj harmonio.

Loĝinte kelkajn semajnojn inter la viroj kaj virinoj de la farmejo, mi sciiĝis, ke la filo de mia dekstra najbaro enamiĝis al la filino de mia maldekstra najbaro, kaj ke ŝi reciproke amas lin.

Ambaŭ estis bonkoraj kaj honestaj kaj tial mi ĝojis pro ilia reciproka feliĉo.

Okazis tamen, ke tiu feliĉo ne estis plena, ĉar laŭ la moroj kaj kutimoj de tiu lando, neniu povas edziĝi, se li ne posedas sufiĉan monon por aĉeti meblojn kaj aliajn bezonaĵojn de geedziĝintaj homoj. Ili posedis nenion krom kelkaj eluzitaj vestoj, kaj iliaj gepatroj ankaŭ ne povis donaci al la paro pro sia malriĉeco. Ĉiuj estis en granda embaraso kaj en aflikteco kaj ankaŭ mi malĝojis kun ili.

Ĉar la nigre vestita sinjoro antaŭe faris paroladon pri tio, ke estas pli bone doni ol ricevi, mi longe meditis pri tio kaj fine decidis helpi al la paro per la mono, kiun antaŭe donacis al mi sinjoro Ingram. En tiu sama tempo sur la larĝa longa vojo antaŭ niaj kabanoj okazis akcidento. Riĉa viro, kiu loĝis kelkajn mejlojn de nia farmejo, renversiĝis kun sia aŭto kaj la aŭto jam staris en flamoj, kiam la du geamantoj rapidis por helpi al li,