Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la nekonata soldato, mi estas kontenta: mi ricevis miajn vundojn, mi mortigis miajn malamikojn, mi akiris miajn medalojn kaj fine la premion, kiun mi nun fordiboĉas!…

En granda konsterno ni rigardis la militiston, kiu mortigis tiom da homoj; ni rigardis lin kaj miris, ke la inferia ŝtato donis rekompencon pro la faroj, kiujn li plenumis. Sed eble ni ne estis sufiĉe civilizitaj por kompreni tion, kaj tial ni respondis nenion je la fanfaronaĵoj de tiu iama militisto.

Trinkinte kaj manĝinte, li fine sin levis, soldate salutis kaj foriris el mia kabano. Konsternite ni postrigardis lin, ĝis li malaperis sur la granda vojo.

Kiam li jam estis for, venis al ni la nigre vestita sinjoro, kaj ni parolis kun li pri tiu ĵus foririnta viro. Nia amiko dum kelka tempo pripensis, rigardis la ĉielon, kaj poste li diris mildtone:

— Tiu viro estas unu el la soldatoj de la granda mondmilito kaj tial li estas degenerita, kaj preskaŭ ĉiuj, kiuj partoprenis en tiu milito, estas kiel li. Tiu viro tute ne komprenas la „libron de la libroj”, kiun mi donacis al vi. En tiu libro ja staras: „Ne mortigu!… Kiu eltiras la glavon, tiu pereos per la glavo!…” Sed ne koleru je tiu viro: li ne scias, kion li faris; ne juĝu kontraŭ li, li estas nur kompatindulo; kaj pri la ŝtatoj, kiuj rekompencas tiajn virojn, mi tute ne parolos. Kiu semas ion bonan, tiu ricevos bonan rikolton. Tial mi diras al vi: Pardonu tiun viron kaj liajn vojojn ne sekvu, ĉar ili kondukos al la pereo…

Longe mi pripensis la parolojn de la nigre vestita sinjoro, kiu estis ĉies amiko kaj konsilanto; kaj kiam mi pensis al mia insulo de blinduloj, mia koro pleniĝis de ĝojo, ke tie ankoraŭ ne regas kaj neniam regos la civilizeco, sed nur amikeco kaj konkordo, sen mizeroj de malriĉeco, kiel en la lando, kien la aviadistoj kondukis min per sia flugmaŝino.

Ankaŭ la junaj geamantoj longe silentis. Kviete ili sidis unu flanke de la alia, sin tenante reciproke je la manoj, kaj pensante