Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

IX



CIVILIZITAJ FREMDULOJ kaj blindaj fratoj…; ni aŭdis, kion al ni rakontis niaj fratoj: Unu-kvar-du, Unu-sep-du, kaj Sola-lasta-unu, kaj vere mi bedaŭras, ke la fremdaj gastoj, kiuj revenis hodiaŭ vespere post la unua tondrobato, ne povis aŭdi la aventurojn de Sola-lasta-unu, ĉar ili povus esti por ili la pruvo, al kio povas konduki la tiel nomata civilizacio…

Sed per malmultaj paroloj mi ripetos, kion rakontis niaj tri saminsulanoj, kaj poste mi faros komparon inter blindeco aŭ necivilizeco kaj vidkapableco aŭ civilizeco, kaj vi miros: ne pro miaj paroloj, sed pro la granda diferenco, kiu ekzistas inter ili…

Vi al ni venis per via flugmaŝino, kaj tio estis io mirinda; via veno sciigis al ni, ke homoj kapablas flugi kiel birdo, kaj pri io tia ne neniam pensis aŭ sonĝis.

La aventuroj rakontitaj al ni pruvas krome, ke la civilizitoj kapablas multon, kion ne kapablas la blinduloj.

Vi povas moviĝi, ne piedirante, ĉar vi havas tramojn, aŭtobusojn, ŝipojn kaj aliajn veturilojn, ĉe ni tute nekonatajn. Vi povas rikolti per maŝinoj, kapablaj plenumi la laboron de miloj