Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiuj estas pli feliĉaj, pli kontentaj: vi aŭ ni?…

Vi per via mono kaj per viaj maŝinoj batalas unuj kontraŭ aliaj, kaj nur por esti la plej eminentaj el ĉiuj! Multaj el vi neniam laboras, sed sin banas en abundo, dum aliaj forte kaj pene laborante, ne posedas sufiĉe eĉ por havigi al si tion, kio estas necesa por amantoj, kiuj volas geedziĝi…

Ĉe vi oni boksas, ŝtelas, murdas, atakas kaj fiagas preskaŭ ĉiurilate kaj ĉiumaniere, kaj ĉio plejparte nur pro la strangaj ekonomiaj cirkonstancoj, kiujn ni ne povas kompreni…

Ĉe ni tute ne estas ekonomio; ni neniam aŭdis pri ĝi. Ĉe ni ĉiuj homoj laboras: ĉiuj estas egalaj, neniu boksas, militas aŭ ŝtelas; spite al tio, ĉe ni ĉiu sin sentas feliĉa kaj kontenta, ĉar ni helpas al ni reciproke ĉiam kaj sub ĉiuj cirkonstancoj.

Mi kore bedaŭras, ke en tia brila ŝtato, kia estas via patrujo, kie la homoj povas ĉion, regas tiom da malicaj infektaj malsanoj, ke pro tio la vera feliĉo estas ekzilita, por fari lokon al ĝenerala mizero.

Unu el via lando inventas mirindan reaperigilon, kiu povus esti la sola kuracilo de multaj ĉe vi regantaj malsanoj, sed ho ve!… aliaj homoj venas por neniigi ĝin… Ĉu tio ne estas freneza, same kiel estas freneze, ke unuflanke intence unuj amase mortigas aŭ vundas siajn proksimulojn eĉ per abomenaj maŝinoj, dum aliflanke aliaj homoj kuracas tiujn vundojn sur la operacia tablo!…

Io tia estas tiel freneza, ke por ĝi eĉ ne ekzistas nomo aŭ vorto… Komparante nian simplan insulon kun via civilizita ŝtato de mirindaĵoj, mi kuraĝas diris, ke tie ĉi regas konstanta feliĉo nur dank’ al nia simpleco, kaj mia koro dankas la misterajn fortojn, kiuj regas super kaj ĉirkaŭ ni, ke ĝis nun neniu el ni estas infektita de la malsanoj, kiuj mizerigas la loĝantojn de civilizitaj ŝtatoj; ĉar mizera devas esti tiu, kiu suferas pro malsato kaj soifo, kaj pli mizera devis esti tiu, kiu estas la atestanto, ke lia najbaro suferas, kaj duoble mizera tiu, kvankam