Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

posedanto de riĉaĵoj, ne propravole helpas al mizera najbaro, por ke al tiu ne manku tio, kion nepre li, kiel homo, bezonas. Mi bedaŭras, ke du el niaj saminsulanoj jam infektiĝis de la civilizeco kaj eĉ tiel, ke ili povus ankaŭ infekti la simplulojn de nia insulo. Tial mi decidis, kaj tion decidos ankaŭ miaj blindaj fratoj, ke Unu-kvar-du kaj Unu-sep-du ne povas resti ĉi tie, sed ke ili reiru kun la fremduloj al ties civilizita lando kaj ke nur Sola-lasta-unu restu ĉe ni. Li lernis ion, kio estas utila, li lernis, kiel plibonigi nian terkulturon, kaj li helpos al ni apliki la bonajn ilojn por la bono de ni ĉiuj.

Sed mi certigas al vi, ke neniam venos en nian kapon la ideo, neniigi la duonon de nia rikolto, pro kiu ajn ekonomia neceseco!…

Mi tial petas, ho fremduloj: Reiru kun Unu-kvar-du kaj Unu-sep-du al via lando, kaj lasu nin kvietaj en niaj blindeco kaj simpleco, kaj neniam plu revenu por enkonduki ĉi tien la tiel nomatan civilizecon, kiun ni tute ne ŝatas!…

La ĉefo eksilentis, per sia bastoneto tuŝis sian ĉapon, kiel signon de saluto, iris al la pordo de la kabanego, malfermis ĝin kaj foriris…


La sekvintan matenon la inferiaj milionuloj kaj la du civilizitaj insulanoj ekflugis returne al Saidumo, kaj neniu aŭdis plu pri ili, nek pri la stranga insulo, kie dank’ al ĝia necivilizeco regis nur paco, feliĉo kaj vera prospero.