oni metis ĉirkaŭ lian manradikon, kaj la tranĉilon li volonte akceptis, kiel donacon; tamen la monujon kun la moneroj li redonis, kiel ion sentaŭgan kaj senutilan.
Tra la porda kadro nun revenis la forsendito, li kunportis specon de plado, sur kiu kuŝis fruktoj aspektantaj kiel melonoj, bananoj kaj pomoj.
Kvazaŭ vidulo li iris senhezite al la benka kaj proponis la fruktojn. Lauŝajne li parkere konis la distancon inter la pordo kaj la benko, ĉar enirante kun la plado li ne uzis sian kanan bastoneton. Sentante, ke iu prenis la pladon, li sin turnis dirante nenion kaj eliris.
La melonoj enhavis dolĉan sukon kaj ilia karno estis bongusta. Oni povis oportune ĝin trinki kaj manĝi, ĉar la melonoj estis dividitaj en du duonojn, kiuj kiel duonglobetoj staris sur la plado. Ankaŭ la bananoj kaj la pomoj ŝajnis allogaj, sed ne estante malsataj la gastoj ne manĝis ilin, sed lasis ilin sur la plado, kiun antaŭe la doktoro starigis sur la benkon.
Iom manĝinte kaj trinkinte, la doktoro kiel eble plej bone dankis sian gastiganton, premante ties manon, pro kio la ĉefo ŝajnis esti tre mirigita. Tuj iĝis klare al la fremduloj, ke reciproka manpremo inter amikoj aŭ konatoj estas io stranga sur la insulo.
La piloto nun demandis:
— Kion ni poste faru?
— Ni esploru la insulon — respondis la doktoro, kaj li daŭrigis: — Tio ŝajnas al mi facila, unue pro ĝia malgrandeco, due pro tio, ke ĉi tie ne estos multe por esplori, ĉar ĉiuj kabanoj estas egalaj kiel ovoj de la sama birdo, kaj krom la stratetoj kaj tiuj kabanoj troviĝas ĉi tie nenio eksterordinara.
— Escepte de la homoj, kiuj ĉiuj estas blinduloj, — enĵetis la piloto.
— Kaj escepte de la montoĉeno, kiu ĉirkaŭas la insulon, — diris la doktoro, — sed ni baldaŭ ekzamenos ĉion.