La ĉefo, ne komprenante, kion diris liaj gastoj, ekstaris, ree alkaptis la brakon de la doktoro kaj montrante per sia bastono la pordon, eliris kun li el la kabano. La du aliaj gastoj sekvis, scivole, kion faros nun la ĉefo. Ĉi tiu, tute ne uzante sian bastonon, ĉar li tenis ĝin sub la brako, senhezite kaj kiel vidulo iris al la strato ĉirkaŭanta la internan kvadraton kaj veninte al la fino, sin duone turnis por poste sekvi la straton al la latero de la sama kvadrato. Atinginte ĝian okcidentan angulon, li duonturnis sin norden, iris kelkajn paŝojn kaj subite haltante, fingre montris al kabano, staranta precize meze en la vico de la aliaj, kiuj, kiel ni jam diris, staris ĉe ĉi tiu flanko de la figuro, kiun la aviadistoj ŝvebante ankoraŭ en la aero de supre vidis.
La indikita kabano ne diferencis de la aliaj, ne havis fenestrojn, sed nur unu pordon malfermiĝantan en la direkto al la rokeca strato, kie staris la fremduloj kun sia gastiganto.
Sciante, ke la doktoro kaj ties kunuloj lin ne komprenas, li dirante nenion, iris al la pordo, puŝe malfermis ĝin kaj eniris kun la doktoro, dum la aliaj du sekvis ilin.
Interne regis la sama mallumo, kiel en la granda kunvenkabano, kaj la piloto, kiu eniris lasta, tial lasis malantaŭ si la pordon larĝe malfermita.
Per unu ekrigardo oni povis travidi la tutan internon de tiu stranga loĝejo. Antaŭe, dekstre kaj maldekstre de si la fremduloj vidis specon de muroj el larĝaj longaj folioj, kaj en ĉiu muro estis pordeto; la cetera spaco estis tute malplena krom speco de tre larĝa benko, staranta en la mezo de la kabano.
En la spaco, kie nun ili troviĝis, estis tri benkoj kovritaj de folioj kaj verŝajne utilantaj kiel litoj.
La ĉefo diris nenion, sed montrante al la tri benkoj faris sian eblon por klarigi per gestoj, ke ili estas la tri litoj de liaj gastoj. Poste li eniris en la du flankajn segmentojn; ankaŭ tie staris benkoj sed sen arbfolioj. Estis al la inferianoj enigmo, por kio servis tiuj du kabanpartoj, sed ili konjektis, ke oni povas ripozi,