bela, la suno lumis, kelkaj birdoj en la aero flugis kaj ĉie regis absoluta kvieteco.
— Rigardu! — diris la doktoro, fingre montrante al la suda parto de la insulo, — tie svarmas aro de infanoj; ni esploru, kion ili faras.
La indikita insulparto, limigita de kvar stratoj kaj formanta paralelogramon, ŝajnis esti ludejo aŭ luda tereno por la infanoj.
La fremduloj, suden irante laŭ la plej longa latero de la ekstera kvadrato, haltis ĉe la okcidenta bazangulo de la paralelogramo, kaj de tie travidis la vastan ludoterenon, kie nun arego da infanoj ludis. Kelkaj el ili portis longajn foliomantelojn ĝis la genuoj. Escepte de tiu diferenco ĉiuj infanoj similis unuj la aliajn, kaj portis la saman konusforman ĉapelon sur la kapo kaj la saman bastonon en la manoj.
— Eble la knaboj portas la mallongajn mantelojn, — supozis la doktoro, — sed tion ni poste vidos; ni nun rigardu, kiel ili sin amuzas kaj ludas kune.
La infanoj estis dividitaj en du partojn; unu kun la longaj kaj la alia kun la mallongaj manteloj. Estis do klare, ke unu el la du aroj estis knaboj kaj la alia knabinoj.
En la mezo de ĉiu grupo estis altkreskulo, kiu gvidis la ludadon. La longmanteluloj amuzante sin sur la okcidente flanko de la paralelogramo ludis pli brue, ol la alia sur la orienta flanko, el kio oni konjektis, ke la laste nomitaj estas knabinoj.
La knaboj saltis, saltetis, kuris, luktis, kaptis unu la alian, sed ĉio okazis nur post speciala laŭta komando de la viro, kiu gvidis la ludadon. La alia grupo, gvidata de virino, dancis en rektaj vicoj, kiuj regule proksimiĝis unuj al la aliaj kaj poste malproksimiĝis, dum la gvidantino takte brubatis la manojn.
Subite la knabinoj haltis, kaj ariĝinte ĉirkaŭ la gvidantino komencis kanti unutone. Intertempe la knaboj kolektiĝis ĉirkaŭ sia gvidanto kaj ludis sur speco de fluto el bambuo. La muziko, kiun ili faris, estis ankaŭ unutona kaj akompanata de