Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas speco de ludo, en kiu partoprenas multaj ludantoj aŭ aktoroj. Ludante ili prezentas komikajn aŭ ridigajn personojn kaj eksterordinarajn amuzajn cirkonstancojn. La aktoroj povas ankaŭ prezenti dramojn, kiuj ofte igas la rigardantojn malĝoji kaj plori. Kompreneble la rigardantoj antaŭ ol eniri en la komediodomon aŭ teatron, devas pagi monerojn, kiuj estas por la aktoroj.

La ĉefo, konjektante, ke plori estas la malo de ridi, demandis:

— Ĉu oni devas doni monerojn por povi plori? Tio estas tre stranga, — kaj li ridetis.

La doktoro daŭrigis:

— Tio ŝajnas esti stranga, sed tion komprenas ĉiu, kiu kutimiĝis al niaj moroj kaj civilizacio, kaj konas la ekonomiajn problemojn. Mi povus plue paroli pri la operoj kaj pri la kinematografoj, kie oni aŭdas paroli kaj kanti pere de speciala aparato kaj en foresto de la aktoroj. Tio estas tre amuza kaj ĉiuvespere milionoj da rigardantoj vizitas tiajn konstruaĵojn por pasigi kelkajn agrablajn horojn. Sed nur vidulo povas tion kompreni, same kiel multajn aliajn aferojn, kiuj ŝajnas esti tre strangaj al blinduloj.

— La boksado estas pugnobatalo inter du boksistoj. La boksado estas amuza kaj utila, kaj kiu povas, tiu pagas multe por rigardi la famajn boksistojn, kiuj ofte en unu vespero perlaboras milojn da dolaroj, kio estas multa mono. Tiu batalo per la pugnoj, en kiu la boksistoj klopodas bati teren unu la alian, estas unu el la plej amuzaj tempopasigiloj.

La ĉefo ree ridetis kaj demandis:

— Ĉu tiuj rigardantoj vere sin amuzas tial ke du viroj tiel sin batas reciproke?

— Komprenu min bone, — respondis la doktoro, — ke la boksistoj batas unu la alian ne pro kolero, aŭ pro malamikeco; ili tion faras nur por montri, kiu el ambaŭ estas la pli lerta kaj forta. Post kiam la falinto ree sin levis, li amike premas