Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Ni atendos, — kviete respondis Eduardo.

Li pacience atendis kaj ankaŭ liaj du samsortuloj. Ili ricevis sian manĝaĵon en la kabano, restis sidantaj sur la benko, en la nokto kuŝis sur la lito kaj en la sekvinta mateno eĉ iris kelkajn paŝojn en la kabano.

Iom post iom la okuloj de la novaj viduloj kutimiĝis al sia nova stato, kaj la sepan tagon post la operacio la doktoro kondukis siajn pacientojn eksteren.

Estis vespere, la krepusko falis kaj kvarope, la doktoro kaj la tri insulanoj, promenis laŭlonge de la stratoj, kaj haltis antaŭ la ŝtuparo, kie la rivero ĵetiĝis en la maron.

La doktoro diris:

— Ĉi tio estas la deklivo, kie viaj fratoj lasas gliti la mortintojn en la maron; kaj tie, rekte antaŭ vi, etendiĝas la maro, kiu ĉirkaŭas la tutan insulon. Jen, rigardu…, kaj tie speguliĝas la luno, kiu mem staras tie supre sur la ĉielo. Tiu luno daŭrigos sian iron, ĝis kiam post kelkaj horoj ĝi kuŝiĝos post la ŝajna fino de la maro, nomata horizonto. Vi lernos kaj spertos post kelkaj tagoj, ke tie, malantaŭ la horizonto, la maro kurbiĝas malsupren; tial ni vidas nur malgrandan parton de la vasta Oceano, kies vastecon vi ankoraŭ ne povas kompreni. La distanco de ĉi tie ĝis la horizonto estas nur malmultaj mejloj.

La junuloj kun miro rigardis la maron, kiu pro la bona vetero nur malforte moviĝis, kaj ili vidis la du lunojn, el kiuj unu ŝajne kuŝis sur la ondoj, dum el ĝi fluis tremetantaj lumstrioj.

— Estas malfacile kompreni, — diris la doktoro, — ke tiu lasta luno reale tute ne ekzistas, sed estas nur la reflektaĵo de la vera luno, tie supre sur la ĉielo. Post kelkaj horoj vi vidos tie supre aron da tre malgrandaj lunoj; ili estas steloj, pri kiuj poste mi pli multon rakontos al vi. Nun ni eniru en la montetojn, kiuj etendiĝas tute ĉirkaŭ via insulo. Tiuj montetoj estos al vi tre strangaj, ĉar ĝis nun neniam iu kun vi parolis pri ili. Ni iros laŭlonge de tiu blanka bendo, kiu nun moviĝas kaj kiel giganta