Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

serpento rampas de alta monto kaj daŭrigas sian vojon inter la montetoj ĝis ĉi tiu loko, por unuiĝi kun la maro. El tiu longa serpentanta bendo vi ĉiutage ricevas vian akvon, kiu havas alian guston ol tiu de la maro, kiu estas sala kaj ne trinkebla.

Atente la trio aŭskultis al ĉio, kion diris la doktoro, kiu dum la promeno tra la montetoj montris ĉiajn altaĵojn kaj poste la deklivon kaj la marbirdojn, kiuj kun ektimo forflugis, kiam la promenantoj tro multe proksimiĝis al ili.

— Jen, tie kuŝas birdonesto kun ovoj — diris la doktoro, — mi montros al vi la ovojn. — Li iris al la nesto kaj la trio sekvis.

— Elprenu ovon — diris li, — sed estu singarda: ili estas facile rompeblaj.

Eduardo demandis:

— Kio do estas ovo?

— La birdo naskas ovojn kaj naskinte tri aŭ kvar, sidiĝas sur ili por elkovi ilin per la varmo de sia korpo, ĝis kiam el la ovoj venas la idoj, la junaj birdoj. En Inferio oni manĝas ovojn, kio eble ŝajnas al vi stranga, ĉar sur via insulo vi manĝas nur vegetaĵon; sed nun rigardu ĉirkaŭ vin. Malantaŭ vi estas parto de la insula montoĉenaro, kaj tie malsupre etendiĝas la stratoj, kaj staras la kabanvicoj; vi vidas nur iliajn tegmentojn kaj ĉio ŝajnas tre malgranda pro la distanco inter ni kaj ili, sed ju pli ni proksimiĝos al ili, des pli ili ŝajne pligrandiĝos. Al ĉio tio vi baldaŭ kutimiĝos, kaj post kelkaj tagoj ĝi estos al vi tre natura fakto… Nun rigardu la lunon, vi vidos, ke ĝi ne staras plu sur la sama loko, kie vi ĝin vidis antaŭ du horoj; tio montras, ke ŝajne tre malrapide ĝi iras sian vojon. Tiu luno revenas en kelkaj sinsekvantaj vesperoj kaj en ĉiu vespero ĝi ŝajnas pli malgranda ol nun, ĝis fine ĝi tute malaperos. Estas, kvazaŭ mistera forto tie supre ĉiuvespere tranĉas pecon de ĝi, sed en realo io tute alia kaŭzas tiun plimalgrandiĝon; sed mi nun ne povas klarigi tion, eble post kelkaj tagoj mi povos. Post