Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ni en nia lando nomas Eduardo, kaj kiun ankaŭ poste mi nomos Eduardo, restis dum kvin jaroj en mia lando, pro kio li iĝis kvazaŭ vera inferiano. La dua frato: Unu-sep-du aŭ Petro, ankaŭ pasigis tiun tempon en Inferio kaj la tria: Sola-lasta-unu, aŭ Karlo, vivis dum tiuj jaroj plejparte sur insulo, kie li spertis tre strangajn aventurojn. Tiu insulo estas proksimume tiel granda, kiel la via, sed en ĉiuj aliaj rilatoj ĝi estas tute diferenca, speciale pri moroj kaj kutimoj. Mi nun ne diros pli multe pri tio, sed ili mem faros tion, kaj tial mi proponos al ili jene: Via frato Unu-kvar-du parolos ĉi tie en la kabanego, morgaŭ vespere antaŭ vi ĉiuj; tion saman faros postmorgaŭ Unu-sep-du, kaj en la tria vespero parolos Sola-lasta-unu. Post iliaj paroladoj la ĉefo povos decidi, kio estos pli bona por ili: estonte resti ĉi tie, aŭ denove forflugi kun ni trans la Oceanon por neniam reveni. Al vi do tiu decido!… kaj ĝis morgaŭ vespere! —

La malgranda parolado de la doktoro finiĝis, kaj la ĉefo kun la insulanoj eliris el la kabanego.

La tri junuloj en tiu vespero faris promenadon tra la tuta insulo kaj eĉ suriris la montojn, kaj miris, ke ĉio sur la insulo estas ankoraŭ en la sama stato kiel ĉe ilia foriro… Nenio ŝanĝiĝis… Ĉiuj kabanoj staris ankoraŭ sur la sama loko, la legomaj ĝardenoj, frukta ĝardeno, la arbaretoj estis prilaboritaj kiel ĉiam antaŭe, la insulanoj portis ankoraŭ la samajn foliovestojn, la samaj pintaj ĉapeloj kovris ankoraŭ ilian kapon ĝis la buŝo, la portantoj iris kun la samaj bastonoj kaj la infanoj la sekvintan matenon ludis kiel kutime la samajn ludojn, sur la sama ĝenerala ludejo, muzikante, kiel antaŭe dum la laboro en la kabanoj, kiel tio okazis jam dum nememoreblaj jaroj.