Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nur post tuta tago kaj post tuta nokto tiu unutoneco ĉesis, ĉar subite mi rimarkis ion tre strangan, nome la altajn domojn, kiuj staras ĉe la marbordo de Saidumo. Ili estis por mi io eksterordinara, kaj nur malfacile mi povis kompreni, kial homoj bezonas tiajn altajn konstruaĵojn. Mi cerbumis ankoraŭ pri la fakto, kiom da homoj povas loĝi en tiuj altaj domoj, kiam la aeroplano jam flugis super la tereno de surteriĝo.

Malrapide ĝi ŝvebis malsupren, subite tuŝis la teron, veturis ankoraŭ kelkan distancon kaj fine haltis.

Ni do estis en Inferio kaj scivole mi rigardis ĉirkaŭen.

La doktoro unua elrampis el la aeroplano, kaj lin tuj sekvis la piloto kaj la fotografisto.

Miaj du fratoj kaj mi sidis ankoraŭ kaj atendis, ĝis kiam la doktoro donos al ni la signon forlasi la flugmaŝinon.

Intertempe alkuris kelkaj fotografistoj, sed la doktoro petis ilin ankoraŭ ne funkciigi sian aparaton, ĉar li volis, ke ankaŭ ni eliru.

La fotografistoj laŭte ridis pri niaj vestoj, sed trovis nin tre, tre interesaj, same kiel aliaj viroj, venintaj por tuj verki artikolon pri ni por la ĵurnaloj.

Poste mi komprenis, ke la doktoro volis uzi tiujn artikolojn por anonci la prelegojn, kiujn li intencis fari en la urba universitato. Niaj foliaj kostumoj kaŭzis grandan miron kaj baldaŭ ni vidis ĉirkaŭ ni aron de scivoluloj.

La doktoro poste venigis veturilon, kiun li nomis aŭtomobilo, por kiel eble plej rapide forlasi la flugterenon. Same faris la piloto kaj la fotografisto.

Mi eniris en la aŭtomobilon kun la doktoro; miaj fratoj ĉiu en alian kun la du inferianoj kaj baldaŭ en la tri aŭtoj ni rapidis en la direkto al la urbocentro.

Mi esperis, ke ni ĉiuj veturos al la sama domo, sed tio je mia bedaŭro ne okazis, ĉar post kelkaj minutoj la du aliaj aŭtoj eniris en flankstraton kaj ni ankoraŭ longan tempon veturis