Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

alta. Ĉe la transa flanko de la barilo, paralele, estis vojeto, kiu sendube kondukis al iu domo, ĉar mi antaŭe jam vidis multe da tiaj vojetoj, kiuj ĉiuj kondukis al iu konstruaĵo. Mi paŝis trans la barilon, staris sur la vojeto kaj ekmarŝis. Ĉe ĝiaj flankoj kreskis herbo, tion mi povis senti per la mano. Mi iris dum kelka tempo, ĝis kiam la vojeto turniĝis flanken kaj malproksimiĝis de la granda vojo. Post kelkaj paŝoj mi subite vidis, ke malantaŭ nigra nubo sur la ĉielo aperas la luno. Mi pensis, ĉu ĝi povas esti la sama luno, kiun mi vidis super kaj en la maro apud mia insulo. Sendube ĝi estis la sama, ĉar mi aŭdis nur pri unu tiel granda stelo. Ĝi donis al la domo, super kiu ĝi aperis, misteran aspekton, sed lumigis la vojeton antaŭ ĝi. Mi vidis dekstre kaj maldekstre de la domo dometojn pli malaltajn, sed pli longajn kaj ĉe unu el ili staris alta ronda turo sen pinto. Mi miris, haltis momenton por pli bone distingi ĉiujn objektojn, kiam el speco de kesto apud la senpinta turo, subite saltis nigra besto. Ĝi saltis en mia direkto, sed io tintanta retenis ĝin. La besto faris laŭtan bruon. Min nun trafis la penso, ke eble ĝi estas hundo, ĉar hundojn mi jam vidis, kvankam ili tute ne faris tian bruon, sed kviete kondutis kaj tute ne saltis al venantoj. Mi haltis kaj atendis, esperante, ke la besto foriros, sed anstataŭ foriri, ĝi bruadis ankoraŭ pli laŭte, penante al mi salti, sed feliĉe la tintanta objekto, al kiu ĝi estis ligita, retenis ĝin. Mi ne sciis, kion fari, sed atendis. Post kelka tempo iu pordo de la plej alta konstruaĵo malfermiĝis kaj el ĝi venis viro kun lanterno. Lin sekvis du knaboj, kiuj portis specon de bastono, dum la viro kun la lanterno havis revolveron en la mano; tion mi klare distingis en la lumo de la lanterno.

La viro kriis ion al la hundo kaj ĝi retiriĝis en sian keston; poste turnante sin al mi, li vokis:

— Kiu tie?

— Mi estas Unu-kvar-du!