Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vivu dum kelkaj jaroj en tiu civilizita lando. Sed mi parolis pri kunvojaĝanto, kiu avertis min kontraŭ atakantoj. Li montris al mi ĉeklibreton — mi poste klarigos, kio ĝi estas — dirante, ke per tia libreto oni povas aĉeti kaj pagi ĉion sen mono; antaŭe oni deponas sian monon en banko, kiu interŝanĝe donas tian libreton, kiu havas valoron nur por la posedanto, tiel ke la krimulo tute ne deziras havi ĝin. Mia kunvojaĝanto nun proponis al mi, ke li deponu mian monon kontraŭ tia ĉeklibreto en Delimono tuj post nia alveno en tiun urbon. Jam timante la krimulojn, mi decidis akcepti lian proponon. Post nia alveno en Delimono ni iris duope per alia veturilo, nome strata tramo, al la granda banko. Mi atendis en vasta vestiblo aŭ antaŭsalono, kaj sidiĝis tie sur benko por atendi la revenon de mia kunvojaĝanto. Sed, ho ve! Mi atendis, atendis, suspektante nenion malbonan, sed post kelkaj horoj venis al mi sinjoro kaj diris, ke mi eliru el la Banko, kiu estos fermata je la kvina horo.

Mi diris, ke mi atendas mian kunvojaĝanton, kiu antaŭ kelkaj horoj eniris por ŝanĝi mian monon kontraŭ ĉeklibreto.

La sinjoro rigardis min dum momento kaj diris:

— Mi konsilas al vi iri al la polico, ĉar mi timas, ke via kunvojaĝanto foriris kun via mono kaj ke li neniam revenos.

Mi sciis, kiel aspektas policano; mi iris el la banko kaj ĉirkaŭrigardis, ĉu iu policano estas sur la strato. Feliĉe mi vidis unu, kiu per la mano montris dekstren kaj maldekstren por reguligi la trafikon, tio estas la preterirado de veturiloj kaj homoj, por eviti akcidentojn. Sed li ne havis tempon aŭskulti min ĝis la fino, kaj diris, indikante en la proksimo policejon:

— Iru tien!

Mi iris tien kaj detale rakontis al unu el la ĉefoj de la policanoj, kiel mi perdis mian monon.

Li notis ion en notlibreton kaj forsendis min dirante, ke mi revenu post du horoj. Du horoj estas longa tempo por atendi antaŭ policejo; tial mi promenis al parko, kiu etendiĝis je kelka