hotelisto, restis al mi en ĉiu semajno naŭ dolaroj por aĉeti vestojn, ŝuojn, kaj aliajn bezonaĵojn, kaj mi tute ne pensis plu pri mia perdita mono.
En mia hotelo estis krom la dormejoj unu granda ĉambro, kie la ĉambroluantoj povis sidi post sia laboro. Tie mi konatiĝis kun multaj homoj. En iu vespero venis en la konversacian ĉambron unu el la luantoj en mirinda stato. La ŝanceliĝis, parolis, strange agis kaj igis tintadi arĝentajn dolarojn, kiujn li havis en sia pantalona poŝo. Ridetante la aliaj vizitantoj lin rigardis kaj parolis kun li, kaj kiam fine li foriris al sia dormejo, ĉiuj laŭte ridis pri li. Kiam mi demandis, kial tiu viro agis tiel stranga, oni respondis: „premio!”, post kio ĉiuj ridis ankoraŭ pli laŭte. Mi ne komprenis tiun por mi novan vorton kaj miris, ke en la sekvintaj tagoj mi ofte aŭdis ĝin. Jam en la posta tago, kiam mi iris al mia restoracio, min preteriris virino kaj viro, laŭŝajne geedzoj, kaj ambaŭ kun peno povis iri: ili ŝanĉeliĝis, same kiel mia samhotela loĝanto. Mirigite mi postrigardis la ŝanceliĝantajn geedzojn, kiuj iris brakon sub brako kaj laŭte disputadis, dum per la aliaj brakoj ili faris larĝajn gestojn. Multaj promenantoj postrigardis ilin kaj unu el ili vokis: „premio!” La saman vesperon mi vidis alian ŝanceliĝanton kaj kiam al preterpasanto mi demandis, kial tiu viro tiel stranga iras, la respondo estis: „premio!”
Irante plu mi vidis viron, kiu kuŝis sur la trotuaro. Li profunde dormis kaj laŭte ronkis, dum lia ĉapelo kuŝis je kelka distanco. Mi haltis por rigardi la kuŝantan viron. Preteriranta strata bubo laŭte ridante kriis: „premio!” Ĉiam pli kaj pli mi scivoliĝis, kion do signifas tio, kaj en la sama vespero oni klarigis ĝin al mi en mia hotelo. „Premio” signifas specialan mondonacon al estinta soldato aŭ militisto, kiu batalis en la milito…
— Kio estas soldato kaj milito? — interrompis la ĉefo.
— Soldato estas pagata militisto, viro, kiu batalas por sia patrujo kontraŭ militistoj de malamika lando. Batali estas tre