restado en Saidumo kaj tiel plu, li levis la ŝultrojn, konsilante al mi:
— Serĉu laboron! — kaj li donis al mi papereton, sur kiu li skribis kelkajn vortojn, dirante:
— Iru al la restoracio ĉi-apude kaj montru ĉi tiun rekomendaĵon, mi pensas, ke tie vi trovos okupon…
Ĝis nun mi nur malmulte pensis pri okupo, ĉar mi havis monon kaj tial ne estis necese…
La insula ĉefo denove interrompis jene:
— Do, ne nur rabistoj, atakantoj, sed ankaŭ alispecaj malbonuloj loĝas en tiu lando, kaj ankaŭ tia tria infekta malsano, la ŝtelado regas tie!… Vere, Inferio estas tutalia ol nia insulo, ĉar tie ĉi krimuloj kaj ŝtelistoj ĝis nun estis nekonataj. Mi estas scivola, ĉu en civilizitaj landoj vivas ankoraŭ alispecaj krimuloj kaj mi tre timas, ke vere ili ekzistas.
Unu-kvar-du respondis:
— Nia ĉefo estas saĝa viro kaj li pravas rilate al tiuj aliaj krimuloj; pri ili mi rakontos ankoraŭ; sed antaŭe mi devas diri, kiel mi laboris, ĉar en tiu restoracio aŭ manĝodomo oni donis al mi laboron.
La estro aŭ ĉefo donis al mi grandan pladon, dirante:
— Portu al la kuirejo la malplenajn kaj malpurajn telerojn kaj tasojn, kiuj staras sur la tabletoj, kaj helpu lavi ilin tie en la kuirejo.
Ĉie en la restoracio staris tabletoj por la gastoj, kiuj venis regule por manĝi. Krom mi mem estis en la restoracio alia telerpurigisto kaj ni kune laboris ĝis la oka en la vespero. La alia helpanto post la laboro regule iris hejmen al sia edzino, sed mi ne havis edzinon nek hejmon. Mia kunulo tial indikis al mi altan domon, kiun li nomis hotelo. En tiu hotelo estis haveblaj ĉambretoj kun lito. Tiel laborante kaj dormante mi pasigis tre multajn tagojn; mi labormono aŭ salajro estis du dolaroj ĉiutage kaj devante ĉiusemajne pagi kvin dolarojn al la