Unu-kvar-du ne insistis plu pri sia atesto, sed daŭrigis jene:
— La ricevintoj de tiu premio estis ĉiuj iamaj soldatoj kaj iom sovaĝiĝintaj pro la milito; ili ne vivas tiel kviete, kiel multaj aliaj homoj, sed elspezas sian premion, aĉetante brandon, specon de trinkaĵo, kiu igis ilin ŝanceli kaj plenumi ĉiajn strangaĵojn. Kelkaj, post la trinko de tiu brando, iĝas ĝojaj kaj gajaj, sed aliaj kontraŭe estas atakataj de kolero. Mi vidis premi-ricevinton, kiu trinkis kun sia edzino tro multan brandon, kaj tiel ĝojis kaj petolis kaj ŝanceliĝadis sur la strato, ke la postrigardantoj unuj al aliaj kriis: „premio”. Tamen mi kontraŭe aŭdis pri du geedzoj, kiuj disputis pri la ricevita premio, ĉar la edzino postulis por si la duonan parton, dum la edzo volis havi por si la tutan premion. Li eliris kun ĝi, revenis hejmen ŝanceliĝante, falis sur sian liton kaj endormiĝis. Lia edzino poste kaptis lian revolveron kaj per ĝi mortpafis lin. Poste ŝi bedaŭris sian krimon, anoncis sin mem ĉe la polico, kaj estis kondukata en la malliberejon; tio estis des pli malfeliĉa kaj tragedia, ĉar hejme estis ses infanoj, kiuj ne sciis kiel akiri manĝaĵon kaj…
— Ĉu tion vi aŭdis image aŭ vere? — demandis la ĉefo.
— Mi vere aŭdis tion; ne sonĝis.
— Kial do la civilizitaj ĉefoj de Inferio ne malpermesis la vendadon kaj la faradon de tiu brando?
— Antaŭe ili tion malpermesis, sed tiam la premi-ricevintoj, kaj eĉ aliaj viroj trinkis ankoraŭ multe pli multe.
— Nekompreneble, mia frato!
— La kaŭzo estas, ke alispecaj krimuloj sekrete kaj krime faris tiun brandon, kaj vendis al specialaj domoj, kie oni kaŝe vendis ĝin…
— Haltu, frato!… Nun vi vere mokas, aŭ ŝercas!
— Vere ĉio tio okazis, mi mem spertis tion; do mi ne mensogis.
— Kio estas tiu nova vorto?
— Mensogi estas intence diri ion, kio en vero tute ne okazis.