tiu sur la nigra tabulo!
Ree li atendis, ree neniu ekstaris. Tiam fraŭlino, kiu sidis ĉe mia flanko, rigardis mian slipeton, kiun mi tenis antaŭ mi kaj tuŝante mian brakon ŝi diris:
— Sinjoro, vi ja gajnis, rigardu do!… Ekstaru kaj levu vian numeron!
Mi ekstaris kaj faris, kion ŝi diris al mi. Ĉiuj okuloj sin direktis al la loko, kie mi staris kaj viro flanke de la nigra tabulo ekkriis:
— Venu ĉi tien, mi petas!
Mi iris, dum ĉiuj rigardis min, kaj kiam mi staris antaŭ la horloĝo, la viro prenis mian slipeton, komparis la numeron kun tiu de la nigra tabulo kaj poste etendante al mi la manon, kiel signon de gratulo, laŭte sciigis, ke mi gajnis la premion; poste turnante sin al la rigardantoj, li diris:
— La premion gajnis ĉi tiu sinjoro, al kiu mi nun donos ĉekon, per kiu li jam morgaŭ povos ricevi la dumil dolarojn de la ĝenerala banko en la urbo.
Mi akceptis la ĉekon, la pruvon, ke mi estis la gajninto, al kiu la banko pagos la nomitan monsumon.
Laŭta aplaŭdo, nome laŭta manfrapado de la publiko sekvis por ankaŭ gratuli min.
Nun venis sur la scenejon fotografisto, kiu fotografis min, kaj la teatroĉefo petis min por la permeso en la sekvonta tago pendigi mian portreton kun mia subskribo en bela kadro ekstere antaŭ la teatro. La kadro kun blanka folio de papero, sur kiu la portreto devos esti gluata, estis jam pretigita, kaj la teatroĉefo frapetante per la fingro la malsupran lokon de la papero, petis min meti tien mian subskribon; samtempe li prezentis al mi plumon; sed mirigite li rigardis min, kiam mi diris, ke mi ne scias skribi, kaj petis al mi desegni kruceton sur la papero, kiel signon de mia subskribo. Volonte mi volis fari tion, kaj por la unua fojo en mia vivo mi uzis plumon; poste du sinjoroj