subskribis flanke de mia kruceto, per tio atestante, ke ĝi estas la mia.
Kun mia ĉeko mi nun reiris al mia sidloko.
La fraŭlino, sidanta ankoraŭ flanke de mia seĝo, ankaŭ gratulis min kaj komencis interparolon kun mi. Ŝi miris, ke mi ne scias skribi kaj certigis, ke eble mi estas la sola persono en la tuta teatro, kiu ne scias skribi; kaj ke en civilizitaj landoj ne estas plu analfabetoj, aŭ personoj ne sciantaj legi kaj skribi. Ŝi diris plu, ke ŝi estas instruistino de vespera lernejo, vizitata de personoj, kiuj volas perfektigi, sian konon pri la angla lingvo kaj aliaj instrufakoj. Ŝi konsilis min viziti ŝian lernejon, por ke mi lernu skribi kaj legi. Ŝi nomis la straton, kie staris ŝia lernejo, kaj invitis min veni jam en la proksima vespero por komenci mian studadon.
Komprenante, ke mi, kiel loĝanto de civilizita lando, almenaŭ devas scii, kion eĉ infanoj scias, mi decidis sekvi la konsilon.
Mi estis tre feliĉa pro mia premio, ĉar per dumil dolaroj mi povos senzorge vivi dum longa tempo.
Post la fino de la filmo mi tuj serĉis novan hotelon, kaj jam la sekvintan tagon en la antaŭtagmezo mi iris al la ĝenerala banko. Mi memoris ankoraŭ bone, kie ĝi staris, ĉar tie mia kunvojaĝanto de la aŭtobuso ŝtelis mian monon.
Veninte en la bankon, mi montris la ĉekon kaj oficisto konsilis al mi preni ĉeklibreton. Tial mi ricevis la ĉeklibron kaj ree mi devis subskribi. Kiel en la kinoteatro, mi desegnis mian kruceton, du atestantoj subskribis ĉe ĝia flanko, kaj ricevinte informojn, kiel uzi mian ĉeklibreton, kiam mi bezonos monon, mi eliris el la banko.
Jam en tiu vespero mi iris al la lernejo kaj regule vizitis ĝin, ĝis mi sciis legi, skribi kaj eĉ iom kalkuli, ĉar la kalkulado estas unu el la ĉefaj aferoj en Inferio. Ju pli mi lernis, des pli mi sentis min jam civilizita, kaj ĉar mi havis monon, mi ne plu bedaŭris mian staton kaj ne deziris reiri al mia insulo. Tie mi ne povus