Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

plu esti feliĉa, kiel antaŭe.

Dum longa tempo al mi okazis nenio rakontinda, mi studadis kaj eĉ tre volonte; mi promenadis, faris tiam kaj tiam ekskurson, dormis kviete en mia hotelo, iris al la banko, kiam mi tion bezonis, kaj mia vivo fluis tute laŭdezire, ĉar min plu ne turmentis la timo iĝi senlaborulo. Mi intencis iom post iom elspezi mian monon ĝis la tago por reflugi al mia insulo.

Pri prelegoj de la doktoro mi aŭdis aŭ legis plu nenion, ŝajne ili ne havis sufiĉan sukceson post la unuaj; sed kelkfoje mi aŭdis, ke multaj inferianoj rigardis la malkovron de mia insulo fantaziaĵo, kaj eĉ trompo, ĉar laŭ ili tiaj blinduloj ne povas ekzisti.

Mi faris progresojn en mia studado kaj post diligenta laboro mi estas eĉ kapabla fari mian ekzamenon por la Alta Lernejo.

Neniam mi forgesos pri tiu ekzameno, kaj pri la agrabla vespero, kiu ĝin sekvis.

La ekzameno mem, en kiu partoprenis pli ol cent studentoj, kiuj ĉiuj sukcesis, estis en la lernejaj ĉambroj, kaj la disdono de la atestoj pri nia kapableco okazis la sekvintan vesperon, solene kaj feste. Ĉeestis multaj familianoj de la sukcesintoj kaj ĉio okazis en granda teatro-aspektanta salono de la lernejo.

La ĉeestantoj sidis sur longaj benkoj, kaj antaŭ tiuj benkoj sur altaĵo staris seĝoj por la sukcesintoj, kiuj sinsekve venis el flanka salono, por sidiĝi kontraŭ la rigardantoj.

Inter tiuj rigardantoj kaj la altaĵo, kiu estis larĝa kaj longa, sidis muzikistoj, kiuj laŭte ludis dum kaj post la disdono de la atestoj. Ĉiufoje, kiam atesto estis transdonata, la orkestro fanfaris, tio estas: per kelkaj laŭtaj sonoj salutis kaj gratulis la atestricevinton.

Ankaŭ por mi ili tion faris, kaj kiam la direktoro laŭtlegis mian nomon, li aldonis la sciigon, ke mi, lernanto Eduardo Unu-kvar-du, antaŭ tri jaroj venis de nekonata insulo, loĝata nur de necivilizitaj homoj. Li esprimis sian specialan admiron, deklarante, ke eĉ necivilizito kaj eksblindulo povas esti kapabla adaptiĝi