Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

al la civilizado, kion li opiniis tre feliĉa fakto.

Post tiu deklaro la ĉeestantoj laŭte aplaŭdis, kaj la muzikistoj por la dua fojo fanfaris.

Mi estis fiera pro mia sukceso kaj tuj min kaptis la ideo daŭrigi mian studadon en la Alta Lernejo kaj tiun ideon mi parte plenumis, kion vi baldaŭ aŭdos.

Kiam ĉiuj sukcesintoj estis ricevintaj sian ateston, la direktoro faris longan paroladon pri la utileco de la lernejo kaj tuj poste estis ludata opero aŭ teatraĵo, kies teksto ne estas dirata, sed kantata, akompanata de muziko. Tiu opero estis laŭ mia opinio tre stranga; la temo estis pri piratoj aŭ maraj rabistoj, tio estas: speco de ŝtelistoj, kiuj kaptas la ŝipojn de malamiko lando. La pirat-estro enamiĝis al knabino sur la marbordo kaj post multaj aventuroj ili fini geedziĝis. Plej strange estis, ke la opero ludis antaŭ ducent jaroj, kaj ke en ĝi partoprenis policanoj de la nuntempa Inferio.

Kiam mi esprimis mian miron pri tio al sukcesinto, kiu sidis ĉe mia flanko, li diris, ke la kompilinto de la opero uzis anakronismon aŭ eraron kontraŭ la kronologio aŭ scienco pri la historio. Kio ajn estis, ĉio estis tre amuza kaj mi kredas, ke el ĉiuj rigardantoj preskaŭ neniu rimarkis tiun anakronismon, malgraŭ la antikvaj kostumoj de la piratoj kaj la nuntempaj de la kunludantaj policanoj.

Ĉar mi nun iĝis studento de la Alta Lernejo, mi devis forte studadi.

En la mateno la kurshoroj komenciĝis per la kantado de la inferia popolhimno, kiu estas tre bela, sed kies vortojn preskaŭ neniu scias parkere, escepte de la unuaj linioj. Post tiu kantado la studentoj devis ekzerci la sporton, t.e. korpaj ekzercoj celantaj la disvolvon de fizika lerteco, kaj ankaŭ la piedpilkadon. En la piedpilkado samtempe partoprenas multaj personoj. La ludantoj tiel kuras kaj forpiedbatas la pilkon, ke ofte ili perdas la spiron. Mi ankoraŭ nun ne povas kompreni, al kio utilas tiu