Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ludo, sed eble mi ne estas sufiĉe civilizita por tion kompreni. Ankaŭ mi kunkuris, ankaŭ mi batadis kaj ofte post la fino de la ludo mi tiel laciĝis, ke mi preskaŭ ne povis stari sur la piedoj. Spite al tio, ĉiam piedpilkado okazas antaŭ la komenco de la kurshoroj.

Ne nur mi, sed ĉiuj studentoj post la piedpilkado estis tre lacaj, tiom pli, ĉar la iro al la lernejo ne estis facila pro la aro de dikaj libroj, kiujn ni devis kunporti al la lernejo.

Iam mi demandis al kunstudanto, al kio utilas ĉiuj tiuj pezaj libroj, ĉar ni studis el ili ne pli ol la dekonon. Li diris, ke dikaj, pezaj libroj montras ion gravan, pro kio oni enkondukis ilin en la altaj lernejoj.

Pri la fakoj, kiujn mi studis, mi ne volas ĉi tie paroli, ĉar vi ne-civilizitoj kaj blinduloj ne komprenus tion.

Nur unu jaron mi studis en la Alta Lernejo, ĉar post tiu tempo proksimiĝis mia reiro al la insulo.

Kiam mi reiros al Inferio, mi daŭrigos mian studadon. La doktoro promesis, se bezone, finance helpi al mi; tamen tio ne estos necesa, se mi povos trovi laboron. En Inferio multaj studentoj estas laboristoj en la tago, kaj studas nur vespere, vizitante tiam la universitaton.

Kun unu el ili mi tre amikiĝis, li multe instruis min pri kelkaj fakoj, precipe pri historio kaj geografio. Li interalie helpis al mi pri la inferia historio, kaj laŭ lia diro la plej famaj personoj en ĝi estis Guliver, Lincoln, Napoleono kaj Vilhelmo Tel. Li tre entuziasmiĝis pri Vilhelmo Tel, kiun li komparis kun Guliver. Tiu Vilhelmo Tel, la liberiginto de Svisujo, laŭ la certigo de mia amiko, estis tiel lerta, ke li pafis sagon tra pomo, dum li staris sur la kapo de sia filo. Tion mi ne komprenis, sed li diris, ke tio devenas de la fakto, ke mi ne sufiĉe studis la historion. Miriga estis tio, kion li instruis al mi pri Holando, aŭ la malaltaj landoj, ie en Germanujo. Tiu lando situas multajn metrojn sub la nivelo de la maro, sed altaj digoj, konstruitaj de la enloĝantoj,