Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

protektas la tutan landon kontraŭ inundo aŭ subakviĝo. Tio sendube estas io tre interesa.

Al mi nun ne restas multe por rakonti. Nur pri unu dumtaga ŝtelrompo, kiun mi mem vidis, mi volas paroli; ankaŭ ĝi estas interesa pro la impertinenteco de la krimuloj en Inferio; aŭdu nur:

Kelkajn tagojn antaŭ mia reiro al ĉi tiu insulo, mi promenis en iu strato, apud kinoteatro. Kontraŭ tiu teatro ĉe la transa stratflanko estas granda magazeno de peltaj manteloj. Malantaŭ tre alta, dika fenestro de tiu magazeno ĉiam pendas multaj manteloj. Subite mi aŭdis bruegon kvazaŭ de rompiĝanta vitro; la bruego venis de la flanko de la magazeno kaj rigardante en tiu direkto mi vidis, ke juna viro paŝas tra la rompita fenestro kaj kun pelta mantelo sur la dorso, kuras al aŭto, kiu staris je kelka distanco.

La pordeto de la aŭto malfermiĝis, la viro ensaltis, la pordeto fermiĝis kaj la veturilo rapidis for, turniĝis malantaŭ stratangulo kaj malaperis.

Mi ne sciis, kion pensi pri tio, kaj mi estas konsternita pro miro; sed tuj poste el la magazeno kuris viro laŭte kriante:

— Haltigu… haltigu la ŝteliston!!

Tamen estis jam tro malfrue; krome neniu el la promenantoj sur la trotuaro kuraĝus haltigi tian ŝteliston, ĉar ĉiam li estas armita per revolvero kaj li mortigus ĉiun, kiu volus kapti aŭ reteni lin. En mallonga tempo aro de scivoluloj staris antaŭ la rompita vitro kaj baldaŭ poste police aŭtomobilo venis por, se eble, veture atingi kaj aresti la ŝtelistojn.

En tiu sama vespero mi legis en la ĵurnalo, ke la antaŭan tagon samspeca ŝtelrompo okazis en alia kvartalo de la urbo kaj ke ĉe tiu okazo la ŝtelistoj forveturis kun kvar multekostaj manteloj; neniam mi legis, ke la polico arestis la krimulojn.

Unu-kvar-du eksilentis kaj rigardis sian ĉefon. La ĉefo serioze staris sur la benko, ne movis sin kaj neniel montris, kia li