Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komprenis, ke li fieras pro sia civilizeco kaj pro tio, kion li lernis en tiu malproksima lando; fine mi komprenis, ke mi povas iom fieri pri nia insulo, ĉar ĝuste pro tiu ne-civilizacio ĉe ni ne estas multaj infektaj malsanoj, kiuj svarmas en civilizita lando. Restas al mi la demando, ĉu mi toleros en nia insulo morojn kaj kutimojn, kiuj naskiĝis pro tiu civilizacio, sed la respondon mi konservos, ĝis la aliaj du fratoj, Unu-sep-du kaj Sola-lasta-unu, estos rakontintaj pri siaj spertoj kaj aventuroj.

Kore mi esperas, ke ili ne suferis pro la samaj teruraj malsanoj, kiuj infektis la loĝantojn de Inferio, ĉar tio tre malĝojigus min kaj ankaŭ miajn blindajn fratojn.

Post kiam la tria civilizita frato finos la rakonton pri siaj aventuroj, mi post longa pripensado diros mian opinion.

Morgaŭ en la vespero ni ree kunvenos ĉi tie en nia kabanego por aŭskulti al Unu-sep-du. Ni nun reiri al niaj kabanoj por dormi, kaj espereble miaj fratoj, kiuj kun mi aŭskultis la aventurojn de Unu-kvar-du, ne estos atakataj de teruraj sonĝoj aŭ inkubsonĝoj pro ĉio, kion ili aŭdis hodiaŭ vespere.

Al vi ĉiuj mi nun deziras kvietan nokton! —

Dirinte tion, la ĉefo iris el la kunvenkabano, kaj lin sekvis la plejaĝuloj kaj la aliaj insulanoj, kiuj ankoraŭ flustris unuj al aliaj, sed tiel mallaŭte, ke la inferiaj milionuloj ne povis aŭdi, kion ili diris.

Ili triope kun Unu-kvar-du, Unu-sep-du kaj Sola-lasta-unu restis ankoraŭ dum kelka tempo en la kabanego, kaj priparolis la efikon de la parolado de Eduardo.

La doktoro opiniis, ke la impreso, kiun la aventuroj de Eduardo postlasis ĉe la insulanoj, ne estas tre bona, kaj li tial konsilis al Petro ne multe paroli pri civilizacio kaj krimaferoj, sed pri specialaj amuzaj aventuroj, por ke la ĉefo kaj la insulanoj ne ricevu malbonan impreson pri la inferia civilizeco, kiun ili ja pro sia blindeco ne povas kompreni.