Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

VII



PETRO, AŬ UNU-SEP-DU staris antaŭ la insulanoj en la kabanego kaj rakontis.

— Ĉefo kaj fratoj!… Kiam frato Unu-kvar-du forveturis kun la doktoro, Sola-lasta-unu kaj mi postrestis sur la flugtereno kun la piloto Jung kaj la fotografisto Ingram.

Ni interkonsentis, ke Sola-lasta-unu iru kun sinjoro Ingram, kaj ke provizore mi restu ĉe la piloto Jung.

Per aŭtomobilo ni duope ankaŭ forveturis al la granda urbo Saidumo.

Mia frato Unu-kvar-du jam tre multe rakontis al vi pri tiu urbo kaj ĝiaj kutimoj; mi tiaj ne tuŝos plu tiun temon, kaj rakontos nur pri tio, kio al mi okazis en granda hotelo, kie sinjoro Jung havis siajn ĉambrojn; poste mi parolos pri tiu mirinda aparato, la reaperigilo, kaj fine, kiel mi dum marvojaĝo iĝis Inka, aŭ reĝo super ruĝhaŭtuloj sur la insulo Nova Teksupa, kiu situas, kiel ĉi tiu insulo, meze en la Granda Oceanon.

Tio estis io tre stranga, kio indas esti rakontata, kaj sinjoro Jung priskribis tion en granda urba gazeto kaj per ĝi iĝis iom