Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fama inter la fabelistoj de sia lando; mi diras: fabelistoj, ĉar la redaktoro de tiu gazeto opiniis, ke ĉio, kion Jung skribis, estas nur fabeloj kaj fantaziaĵoj. Per tio ni povas konstati, ke eĉ redaktoro povas esti malprava.

La hotelo, kie sinjoro Jung havis ĉambrojn, estis unu el la plej grandaj de la urbo, kaj liaj ĉambroj troviĝis sur la dua etaĝo. Mia ĉambreto, ĉar mi havis nur unu, kiu sufiĉis por mi, estis apud tiuj de sinjoro Jung. Mi ne bezonis labori la unuan monaton, sed devis konatiĝi kun la urbo, kaj tial mi multe eliris, same kiel mia frato Unu-kvar-du. Nur en la nokto mi devis esti en mia ĉambreto por iri en la dormejon de la piloto, kiam li vokos min per sonorileto, metita sur la plafono de mia ĉambreto. Komence mi tute ne komprenis, kiel en tiu maniere mi povus servi al sinjoro Jung, sed poste mi tion komprenis.

Li timis ŝtelromistojn, kaj se eventuale ili penetrus en liajn ĉambrojn, mi post la signo de la sonorileto devus veni por, se bezone, helpi forpeli la krimulojn. Feliĉe, tio neniam okazis. Apud mia ĉambreto estis tiu de viro, kiun de la komenco mi rigardis strangulo. Estante en sia ĉambreto, li ofte legis kaj volonte li parolis kun mi.

Post kelkaj tagoj ni amikiĝis, kaj kiam li aŭdis, kiu mi estas, kaj ke mi estas ankoraŭ senlaborulo, kaj eĉ, ke mi ne lernis metion, li antaŭdiris, ke neniam mi trovos taŭgan oficon aŭ laboron en Inferio. Ankaŭ li tion ne povis. Li nun diris, ke li estas germano, kiu antaŭe studis por fariĝi kuracisto, sed neniam sukcesis plene en siaj ekzamenoj. Forlasinte sian patrujon li servis kelkajn monatojn kiel maristo, kaj fine veninte en Inferion, perlaboris sian panon kiel almozulo. Vi baldaŭ aŭdos, kio estas almozuloj, kiujn vi ne konas en nia insulo.

Mi tre miris, aŭdante tion, kaj kredis, ke li mokas min, aŭ ke li ŝercas. Tiam li montris al mi kartonon, sur kiu estis gluita blanka folio de papero kun la surskribo: — „Mi nenion petas — Kompatu malfeliĉulon!” — Ĉar mi ne sciis legi, li klarigis