li havis vizitantojn, li senĉese vigle interparolis kun ili, lasante al aliaj nur maloftan okazon ankaŭ diri kelkajn parolojn. Pro tio Petron Blunt oni ordinare nomis Peĉjo Klakilo, kaj oni faris tion jam tiel longe, ke tiu nomo ŝajnis esti la sola, kiun li havis, ĉar nur tre malofte iu nomis lin per lia vera nomo. Peĉjo Klakilo estis sepdekjara viro kun razita vizaĝo, kalva[1] kapo, sed ĉirkaŭ liaj nuko kaj oreloj pendis unu flanke de alia aro da delikataj grizaj ringoformaj harbukloj, kaj ĉar li ĉiam surhavis silkan ĉapon, li aspektis kiel viro kun multaj haroj. Liaj grizaj okuloj akre, ruze kaj honeste rigardis ĉiujn rekte en la vizaĝon kaj inter la okuloj elstaris lia dika nazo kun larĝaj flugiloj, kiuj konstante moviĝadis kiam li parolis. La vizaĝo de Peĉjo estis iom sunbruniĝinta, ĉar li ofte estis eksterdome, irante de unu farmejo al alia por aĉeti kaj vendi bovinojn, ŝafojn kaj ĉevalojn, li estis ja ne nur drinkejestro de „La Verda Ĉevalo” sed ankaŭ brutkomercisto.
Lia drinkejo, speco de hotelo, kian oni ĉie trovas en la norda parto de la provinco Groningen, utilis ne nur kiel kunvenejo dum sabatvesperoj de la ĉirkaŭloĝantaj bienposedantoj, farmistoj kaj kelkaj burĝoj, sed ankaŭ kiel hotelo, kiam venadis vilaĝon maloftaj vojaĝantoj por tie pasigi la nokton. Dum la tagaj horoj nur kelkfoje venis vizitantoj, tial la drinkejestro uzis tiujn horojn por labori en sia ĝardeno; aŭ por brutkomerco, ĉu komisie por la farmistoj, kiuj mem ne kuraĝis aĉeti ĉevalojn, ĉu por sia propra risko. Okazis tial ke li de tempo al tempo iris al brutvendejoj en la urboj de la provinco aŭ aliloken por vendi ĉevalojn kaj bovinojn, kiujn li estis aĉetinta proprakomerce. Peĉjo estis moviĝema kaj honesta viro, ĉiu en la provinco konis lin pro liaj multaj vojaĝoj al la brutvendejoj tiom pli ke li alparolis ĉiun, kiun li renkontis.
Lia drinkeja ĉambro estis vastega ejo. Enirante ĝin, oni vidis kvar flave pentritajn murojn, plen-plen kovritajn je reklamanoncoj kaj pentraĝoj aŭ ĝuste dirite: oleografaĵoj[2], kelkaj kun kadroj. La meblaro konsistis el dudeko da seĝoj, kvino da tabletoj, longa kanapo staranta en la fundo, du malnovmodaj pendantaj petrololampoj kaj bufedo[3].
Peĉjo sidis kiel laŭkutime sur la mezo de la kanapo, dekla-