Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]

Ŝablono:Akto


Ŝablono:Sceno

Loko ekster Paradizo. — Sunleviĝo.

Ŝablono:PersonListo


Adam. Eterna Di’, senfina, Ĉiosaĝa,
Tirinta per parolo el mallumo
La lumon sur la akvojn — altsaluton!
Jehovo, ĉe tagiĝo, altsaluton!
Evo. Ho Dio, kiu nomis luman tagon,
Disigis kunajn nokton kaj matenon,
Dismetis ondojn kaj firmaĵo nomis
La parton de l’ kreito — altsaluton!
Abel. Ho Di’, kreinta l’ elementojn — teron,
Aeron, akvon, fajron! Vi, kreinta
La tagon, nokton, mondojn, kiuj vice
De tiuj ĉi lumiĝas aŭ ombriĝas;
Kreinta la vivulojn, por ke Vi
Je ili ĝoju, ilin ĉiujn amu,
Ke ili amu Vin mem — altsaluton!