Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ado. Eterna Dio! Patro de ĉiaĵo!
Kreinta la plej belajn kreitaĵojn,
La plej amindajn, krom Vi. Ho, permesu
Vin ami, Vin kaj ilin — altsaluton!
Zilo. Ho Dio, kiu amas, kreas, benas
Ĉiaĵon, sed serpenton permesinta
Rampadi inter ni, kaj nin pelinta
De la Eden’. Ho, gardu de aliaj
Malbonoj nin. — Saluton! Altsaluton!
Adam. Pro kio vi silentas, filo Kain,
Vi, unuanaskito mia?
Kain. Vi, unuanaskito mia? Kion
Mi diros?
Adam. Mi diros? Preĝon.
Kain. Mi diros? Preĝon. Vi ja preĝis!
Adam. Mi diros? Preĝon. Vi ja preĝis! Jes,
Kaj flame.
Kain. Kaj flame. Kaj laŭtege: mi vin aŭdis.
Adam. Kaj ankaŭ Dio, mi esperas.
Abel. Kaj ankaŭ Dio, mi esperas. Amen!
Adam. Sed vi silentis, mia filo Kain.
Kain. Mi tion ĉi preferas.
Adam. Mi tion ĉi preferas. Kial?
Kain. Mi tion ĉi preferas. Kial? Mi
Ne havas peton.
Adam. Ne havas peton. Kaj ĉu dankon ankaŭ?
Kain. Jes.
Adam. Jes. Sed vi vivas!