Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kain. Sed mi devas morti.
Evo. Ho ve, komencas fali nun la frukto
Malpermesita.
Adam. Malpermesita. Kaj ni ĝin rikoltas.
Ho, kial Dio plantis tiun arbon!
Kain. Sed kial do ne prenis vi la fruktojn
De l’ arbo de la vivo? Tiam vi
Lin povus kontraŭstari.
Adam. Lin povus kontraŭstari. Ne blasfemu!
Ĉi tio estas vortoj de l’ serpento.
Kain. Pro kio? La serpento diris veron:
Ke unu arbo donis veran scion,
La dua — vivon. Scio estas bono,
La vivo ankaŭ. Kiel do la ambaŭ
Malbono povas esti?
Evo. Malbono povas esti? Mia filo,
Vi nun parolas, kiel mi parolis
En peko, antaŭ via nasko. Ho!
Vi ne vidigu mian malfeliĉon
En vi renovigita. Mi jam pentis.
Ke mi ne vidu mian filon fali
Ekstere paradizo en kaptilon,
Prenintan nin intere paradizo.
Vi kontentiĝu per estanto. Se ni
Pasintajn tagojn estus mem kontentaj,
Vi, mia filo, estus nun feliĉa.
Adam. Ni finis niajn preĝojn. Nun ni iru
Al laborad’ ne laciganta, tamen