Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Necesa: juna tero donas fruktojn
Al ni facile.
Evo. Al ni facile. Kain, mia filo,
Vi ekrigardu vian patron gajan
Kaj humilegan, estu kiel li.
(Adam kaj Evo foriras.)
Zilo. Ĉu vi kuniros, mia frato?
Abel. Ĉu vi kuniros, mia frato? Kial
Vi havas sur la frunto mallumaĵon,
Taŭgeblan nur por Dion kolerigi?
Ado. Amata Kain, ĉu kolero via
Minacas ankaŭ min?
Kain. Minacas ankaŭ min? Ne, Ado, ne!
Mi volus esti sola dum nelonge.
Malĝojas mia koro, sed ĉi tio
Foriĝos. Iru, mia frato Abel,
Mi sekvos tuj. Kaj ankaŭ vi, fratinoj,
Ne restu tie ĉi. Mi vin ne volas
Nun malĝojigi. Tuj mi vin aliĝos.
Ado. Alie mi revenos.
Abel. Alie mi revenos. Dia paco
Al vi! (Abel, Zilo kaj Ado foriras.)
Kain (sola). Jen estas vivo! Nur laboru:
Sed kial mi labori devas? Ĉu
Ĉar mia patro perdis la Edenon?
Mi ja kun li ne pekis, kaj mi eĉ
Ne estis ja naskita kaj ne penis
Naskiĝi kaj malamas tiun staton,