Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En kiun min la nasko metis. Kial
Li cedis al virino kaj serpento?
Aŭ kial li, cedinte, nun suferas?
La krimo ja ne estis grava! L’ arbo
Kreskadis tie… kial ne por li?
Se ne por li, pro kio do ĝi estis
Plantita apud li kaj tiel bela?
Mi ĉiam aŭdas unu nur respondon:
„Li tiel volis, kaj li estas bona“.
Sed kiel mi ĉi tion scios? Ĉu
Li estas bona, ĉar li estas forta?
Mi juĝas nur laŭ frukto, kaj ĝi estas
Maldolĉa, kaj mi devas ĝin glutadi
Pro fremda kulpo. — Sed mi vidas iun…
Similan al anĝelo, sed laŭ vido
Severan kaj malĝojan… ho, pro kio
Mi tremas nun? Pro kio mi lin timos
Pli ol spiritojn, kiujn ĉiutage
Mi vidas svingi fajrajn glavojn antaŭ
La pordoj, kiuj ĉiam min altiras
Por en ĝardenon, mian justheredon,
Rigardi dum la krepuskiĝo antaŭ
La nokto malleviĝas sur la murojn
Kaj sur l’ eternajn arbojn, ombrigantajn
Barilon, gardadatan de keruboj?
Se mi la fajrarmitojn ne timegas,
Pro kio mi depaŝos de l’ venanto?
Sed li ekŝajnas pli potenca kaj,