Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estante bela kiel la aliaj,
Li ŝajnas esti malpli bela ol li
Antaŭe estis aŭ nur povus esti:
En lia senmorteco mi rimarkas
Doloron. Sed ĉu estas vero, ke
Ne homoj nur doloras? Jen li venas.
(Lucifero eniras.)
Lucifero. Mortema!
Kain. Mortema! Kiu estas vi, spirito?
Lucifero. La ĉefo de spiritoj.
Kain. La ĉefo de spiritoj. Sed pro kio,
Se estas tiel, vi forlasis ilin
Por la polvaĵo?
Lucifero. Por la polvaĵo? Mi la pensojn konas
De la polvaĵo kaj kunsentas ĝin
Kaj ankaŭ vin.
Kain. Kaj ankaŭ vin. Vi konas miajn pensojn!
Lucifero. Mi konas ilin. Tio estas pensoj
De ĉiuj, indaj havi ilin, — voĉo
De via part’ senmorta.
Kain. De via part’ senmorta. Kia parto
Senmorta? Ni pri ĝi nenion scias.
Ni malakiris l’ arbon de la vivo
Pro malsaĝeco de la patro, kaj
Tro frue la patrino prenis frukton
De l’ arbo de la scio; tiu frukto
La morto estas.
Lucifero. La morto estas. Ne, vin oni trompis,