Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sekvantaj scenoj estas titolitaj "mistero" konforme malnovajn titolojn, donitajn al dramoj, havantaj similan enhavon kaj nomitaj "misteroj" aŭ "moraldramoj". La aŭtoro metis en la enhavon neniajn arbitrojn, uzaditajn antaŭe, kiel la leganto povas vidi, se li estas sufiĉe scivola por tralegi la tre profanajn misterojn, skribitajn en lingvoj angla, franca, itala aŭ hispana. La aŭtoro zorgis doni al la personoj de lia mistero bonrespondan lingvon, kaj kie tio ĉi estas prenita el la Biblio (tio ĉi okazas nur malofte), li ŝanĝis ĝin tiel malmulte, eĉ rilate vortojn, kiel nur permesis la ritmo. La leganto rememoru ke la unua libro de la Biblio ne diras ke Evo estis tentita de diablo, sed nur de serpento, kaj scie ĉar ĝi estis "pli ruza ol ĉiuj bestoj sur la kampo". Kiajn ajn klarigojn Rabenoj kaj Patroj estis donintaj al tiuj ĉi vortoj, mi prenis la lastajn tiel, kiel mi ilin trovis, kaj mi ripetas la diron de sinjoro Watson, kiun li faris ĉe simila okazo,