Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam la Patroj estis vokitaj kontraŭ la ekfarita de li purigo en la lernejojn de Cambridge: "Rigardu la libron!" li diris, montrinte la Biblion. Estas necese memori ke la nuna mistero ne havas aferon kun la Nova Testamento, al kiu oni ne povas fari ian aludon, ne farante anaĥronismon. Poemojn, havantajn la saman enhavon, mi de longtempe ne legis. De mia dudeka jaro mi ne vidis la verkon de Milton, sed antaŭe mi legis ĝin tiel ofte, ke tio ĉi ne faras grandan diferencon. La "Morton de Abel", verkitan de Gessner, mi legis en Aberdeen, kiam mi havis ok jarojn, sed neniam poste. La komuna impreso de mia rememoriĝo estas agrabla; sed el enhavo mi memoras nur tion ke ĉe Gessner la edzino de Kain estas nomita Mahalo, kaj la edzino de Abel — Tirzo. Sur la sekvantaj paĝoj mi nomis ilin "Ado" kaj "Zilo"; tio estas la unuaj virinnomoj, kiuj troviĝas en la unua libro de l' Biblio kaj estas nomoj de Lameĥedzinoj: la edzinoj de Kain kaj Abel ne estas nomitaj. Ĉu la nomoj havis difinon esprimi la karakterojn de personoj, mi ne scias kaj ankaŭ ne prizorgas.

La leganto memoru (kion cetere nur malmulte da homoj volas memori) ke en la kvinlibro, kaj entute en la Malnova Testamento, estas nenia aludo pri estonta vivado. Pri la kaŭzo de tiu ĉi malesto oni povas sciiĝi en la "Divine Legation" de Warburton: kontentiganta aŭ ne, nenie troviĝas plibona klarigo. Pro tio ĉi mi faris supozon ke la transa vivo estis por Kain novaĵo, kaj mi esperas ke per tio ĉi mi ne kontraŭas la sanktan Skribon.

Rilate la lingvon de Lucifero, estis al mi malfacile paroligi lin kiel pastron. Sed mi faris ĉian eblon por lin meti inter limoj de sprita ĝentileco.