Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se li neigas ke li tentis Evon sub la formo de serpento, tio ĉi estas nur pro tio, ke en la unua libro de l' Biblio malestas ia aludo pri tio ĉi kaj estas tie parolata nur pri simpla besto.

Rimarko. La leganto rimarkos ke la aŭtoro parte metas en lian verkon la opinion de Cuvier (Kuvje), laŭ kiu la mondo estis detruadita kelke da fojoj antaŭ la kreo de homo. Tiu ĉi ideo, supozita dank' al eltrovo de malsamaj tertavoloj kaj al trovitaj en ili ostaroj de strangaj kaj malkonataj bestoj, ne kontraŭdiras la rakonton de l' Biblio, sed nur konstatas ĝin, ĉar en tiuj ĉi tavoloj oni ĝis nun trovis neniajn homajn ostojn, kvankam apud restaĵoj de konataj bestoj oni rimarkis postsignojn de malkonataj. La certigo de Lucifero, ke la antaŭ-adama mondo estis loĝita de kreitaĵoj multe pli prudentaj ol homoj kaj havintaj forton egalan al forto de mamuto k. t. p. estas videble nur poeta libero por plihelpi al li plenumi lian rolon.

Mi devas kromdiri ke ekzistas "tramelogedio" Abel de Alfieri. Sed mi ĝin ne legis kiel ankaŭ la aliajn verkojn de tiu ĉi aŭtoro, escepte lian biografion.

Ravenna, la 20 de Septembro 1821.