Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo de la aŭtoro


I

En somerbril' ni glitas kvar:
Du fuŝe uzas remon,
Fuŝregas tria knabinet'
Boatan la vagemon.
La kvara (nejunulo) celas
Indulgi la revemon.

II

"Kruela Tri'! Ĉu volas vi
En tia hor'— rakonton?
Se pri la astmo scius vi,
Vi eble sentus honton!"
— Protesto senutila! Venkas
Trivoĉa kri', "Rakonton!"
                                 
III

_Unua_ per komanda voĉo
Ordonas ekrakonti,
Kaj pli ĝentile _Dua_ petas
"Jes, nepre _mir_-rakonti."
Rakonton petolrompas _Tria_
(Ne scias _ŝi_ ja honti!)