Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

IV

Silento falas! De nun ĉiu
Aŭskultas plenkredulo
Pri l' _Sonĝinfano_ kiu vivas
Kun bird' kaj best' kunulo,
Kunul', jen kiel arbo alta,
Jen eta kiel kulo.
                                
V
                   
Tre ofte volus la laculo
La Sonĝon maldaŭrigi,
Promesas je sekvanta fojo
Ĝin iom plilongigi.
"Jam venis la sekvanta fojo,
Nin volu kontentigi!"
                                
VI

Do kreskis plu la Mirlandaĵoj
Iom post iom, grade:
Naskiĝis ĉiuj en boato
Dum vagis ni remade.
— Subiras sun', do hejmen gaje
Ni remas babilade.
                               
VII

Jen _Alici'_. Akceptu ŝin
Kaj gardu en memoro:
Al pilgrimint' ja kara estas
El malproksim' la floro;
Velkinte ĝi memorojn vekas
Valorajn pli ol oro.